Выбрать главу

8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo. 10 Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero ― 11 diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos. 12 Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne diros al vi: Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris? 13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi elpuŝos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en Mia furiozo, por ĉion ekstermi. 14 Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 15 Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin. 16 Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17 Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili, 18 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de ĉia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn. 19 Kaj vi malsanktigas Min antaŭ Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte aŭskultas mensogon. 20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elŝiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu. 21 Kaj Mi disŝiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotaĵo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 22 Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon ― 23 tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

14

Venis al mi kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, kaj sidiĝis antaŭ mi. 2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 3 Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas? 4 Tial parolu kun ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco, 5 por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per ĉiuj siaj idoloj. 6 Tial diru al la domo de Izraeclass="underline" Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon. 7 Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem; 8 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 9 Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael. 10 Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj; 11 por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 13 Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn. 14 Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj ― 16 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta. 17 Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn ― 18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus. 19 Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn, 20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi ― kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon. 21 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn ― 22 tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin. 23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion, kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro? 3 Ĉu oni prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton? 4 Jen ĝi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro? 5 Jen, kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi; des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion fari el ĝi? 6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem. 7 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin. 8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la Sinjoro, la Eternulo.