Выбрать главу

27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi: 28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian altan monteton aŭ ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn. 29 Kaj Mi diris al ili: Kio estas tiu altaĵo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altaĵo ĝis la nuna tago. 30 Tial diru al la domo de Izraeclass="underline" Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malĉaste sekvas iliajn abomenindaĵojn; 31 alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj. 32 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj ― tio ne efektiviĝos. 33 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero Mi reĝos super vi; 34 kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj; 35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo. 36 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo; 38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 39 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne aŭskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj. 40 Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi. 41 Mi akceptos vin favore ĉe la agrabla odoraĵo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj; kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj. 42 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos ĝin al viaj patroj. 43 Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj ĉiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaŭ vi mem kontraŭ ĉiuj malbonagoj, kiujn vi faris. 44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

45 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 46 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo. 47 Kaj diru al la suda arbaro: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj ĝi formanĝegos en vi ĉiun arbon verdan kaj ĉiun arbon velksekiĝintan; ne estingiĝos la flamanta fajro, kaj forbrulos ĉio, kio troviĝas de la sudo ĝis la nordo. 48 Kaj ĉiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi. 49 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi: Li parolas ja nur parabolojn.

21

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj, kaj profetu pri la lando de Izrael. 3 Kaj diru al la lando de Izraeclass="underline" Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn. 4 Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun karnon de la sudo ĝia la nordo. 5 Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu revenos tien. 6 Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj. 7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.