24
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la naŭa jaro, en la deka monato, en la deka tago de la monato, dirante: 2 Ho filo de homo! enskribu al vi la nomon de ĉi tiu tago, ĝuste de ĉi tiu tago; la reĝo de Babel atingis Jerusalemon ĝuste en ĉi tiu tago. 3 Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Starigu kaldronon, starigu, kaj verŝu en ĝin akvon. 4 Enkolektu en ĝin ĝiajn pecojn, ĉiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj ŝultrojn; per plej bonaj ostoj plenigu ĝin. 5 Prenu plej bonan ŝafaĵon, metu suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaŭ la ostoj kuiriĝu en ĝi.
6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en ĝi kaj kies sedimento ne eliras el ĝi! pecon post peco elĵetu el ĝi, ne elektu lote. 7 Ĉar ĝia sango estas en ĝi; sur nudan rokon ĝi verŝis ĝin, ne verŝis ĝin sur la teron, kie polvo povus ĝin kovri. 8 Por venigi sur ĝin Mian koleron, por fari venĝon, Mi verŝos ĝian sangon sur nudan rokon, por ke ĝi ne estu kovrita. 9 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida urbo! Mi ankaŭ aranĝos grandan brulolignaron. 10 Multigu la lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke eĉ la ostoj brulu. 11 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur ĝiaj karboj, por ke ĝi fariĝu varmega, por ke ĝia kupro brulruĝiĝu kaj ĝia malpuraĵo en ĝi fandiĝu kaj ĝia sedimento malaperu. 12 Sed obstina estas la sedimento, ne eliras el ĝi; multe estas da sedimento, eĉ en la fajro restas ĝia sedimento. 13 En via malpuraĵo estas malvirtaĵo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne puriĝis de via malpuraĵo; ankaŭ vi ne plu puriĝos, ĝis Mi kvietigos sur vi Mian koleron. 14 Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laŭ via konduto kaj laŭ viaj agoj Mi juĝos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 16 Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn. 17 Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj. 18 Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi. 19 Kaj la popolo diris al mi: Ĉu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras? 20 Kaj mi diris al ili: Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 21 Diru al la domo de Izraeclass="underline" Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo. 22 Kaj vi agos, kiel mi agis: vian buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos. 23 Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia. 24 Kaj Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
25 Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn ― 26 en tiu tago venos al vi forsaviĝinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj; 27 en tiu tago malfermiĝos via buŝo antaŭ la forsaviĝinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu silentos, kaj vi estos antaŭsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
25
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili; 3 kaj diru al la Amonidoj: Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo: Ha, ha! ĝi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izraeclass="underline" Ĝi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda: Ili estas forkondukitaj en kaptitecon ― 4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedaĵon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos ĉe vi siajn tendarojn kaj aranĝos ĉe vi siajn loĝejojn; ili manĝos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton. 5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por ŝafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 6 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis pri la lando de Izrael ― 7 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Moab kaj Seir diras: Jen la domo de Jehuda estas kiel ĉiuj nacioj ― 9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en ĝiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jeŝimot, Baal-Meon, kaj Kirjataim; 10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedaĵon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj. 11 Kaj kontraŭ Moab Mi faros juĝon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Edom faris venĝon al la domo de Jehuda kaj forte kulpiĝis per sia venĝo kontraŭ ili ― 13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi etendos Mian manon kontraŭ la landon de Edom, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn, kaj faros ĝin dezerto; de Teman ĝis Dedan ili falos de glavo. 14 Kaj Mi faros Mian venĝon kontraŭ Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke ĉi tiuj ekkonu Mian venĝon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke la Filiŝtoj agis venĝe kaj faris la venĝon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laŭ sia eterna malamo ― 16 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi etendos Mian manon kontraŭ la Filiŝtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn ĉe la bordo de la maro. 17 Kaj Mi faros kontraŭ ili grandan venĝon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian venĝon kontraŭ ili.
26
En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem: Ha, ha! ĝi estas frakasita, la pordo de la popoloj, ĝi turnas sin al mi, mi pleniĝos de ĝia dezertiĝo ― 3 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraŭ vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn. 4 Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos ĝiajn turojn; kaj Mi forbalaos de ĝi ĝian polvon, kaj Mi faros ĝin nuda roko. 5 Loko por sternado de retoj ĝi fariĝos meze de la maro, ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj ĝi fariĝos rabaĵo por la nacioj. 6 Kaj ĝiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos kontraŭ Tiron de norde Nebukadnecaron, reĝon de Babel, la reĝon de reĝoj, kun ĉevaloj, ĉaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo. 8 Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraŭ vi bastionojn, li ŝutaranĝos ĉirkaŭ vi remparojn, kaj starigos kontraŭ vi siajn ŝildojn; 9 kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraŭ viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj. 10 Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan. 11 Per la hufoj de siaj ĉevaloj li dispremos ĉiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li ĵetos sur la teron. 12 Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercaĵojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn ŝtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili ĵetos en la akvon. 13 Mi ĉesigos la laŭtan sonadon de viaj kantoj, kaj la voĉo de viaj harpoj ne plu estos aŭdata. 14 Mi faros vin nuda roko; vi fariĝos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; ĉar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.