Выбрать главу

32

En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj diru al li: Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn. 3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto. 4 Kaj Mi ĵetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin ĵetos, kaj Mi sidigos sur vi ĉiajn birdojn de la ĉielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero. 5 Mi disĵetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavraĵo. 6 La landon de via naĝado Mi malsekigos per via sango ĝis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi. 7 Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon. 8 Ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 9 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis. 10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj reĝoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaŭ iliaj vizaĝoj, kaj ĉiu el ili ĉiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo. 11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La glavo de la reĝo de Babel venos sur vin. 12 Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; ĉiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj ĝia tuta homomulto estos ekstermita. 13 Mi pereigos ĉiujn ĝiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto. 14 Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 15 Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos ĉion, kion ĝi havis, kiam Mi mortigos ĉiujn, kiuj loĝas en ĝi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 16 Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj ĝin kantos, pri Egiptujo kaj pri ĝia tuta grandnombra popolo ili ĝin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

17 En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 18 Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 19 Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj. 20 Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo ĝi estas transdonita; oni tiros ĝin kaj ĝian tutan grandnombran popolon. 21 Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo. 22 Tie estas Asirio kaj ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe de ĝi estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo. 23 Ĝiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj ĝia homomulto estas ĉirkaŭ ĝia tombo; ĉiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. 24 Tie estas Elam kaj ĝia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 25 Meze de mortigitoj estas donita kuŝejo al ĝi kun ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn. 26 Tie estas Meŝeĥ kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. 27 Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. 28 Kaj vi ankaŭ estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kuŝos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo. 29 Tie estas Edom kun siaj reĝoj kaj kun ĉiuj siaj princoj, kiuj malgraŭ sia forteco estas ĵetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kuŝas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 30 Tie estas ĉiuj princoj de la nordo, kaj ĉiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun ĵetadis ilia forto; ili kuŝas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 31 Ilin Faraono vidos, kaj li konsoliĝos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo. 32 Ĉar Mi ĵetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.

33

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili: Se Mi venigos glavon kontraŭ iun landon, kaj la popolo de la lando prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin ĉe si kiel observanton; 3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraŭ la landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon; 4 kaj se iu, aŭdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo: 5 li aŭdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la averton, tiu savos sian vivon. 6 Sed se la observanto vidos la venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu: tiam ĉi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi repostulos el la mano de la observanto. 7 Kaj nun, ho filo de homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos el Mia buŝo vorton, avertu ilin en Mia nomo. 8 Kiam Mi diros pri la malvirtulo: Malvirtulo, vi devas morti; kaj vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraŭ lia konduto: tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano. 9 Sed se vi avertis la malvirtulon kontraŭ lia konduto, ke li deturnu sin de ĝi, kaj li ne deturnis sin de sia konduto: tiam li mortos pro sia malvirteco kaj vi savos vian vivon.

10 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izraeclass="underline" Vi diras: Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumiĝas; kiel do ni povas vivi? 11 Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu, ho domo de Izrael? 12 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj de via popolo: La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago, kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la tago de sia peko ne povas resti vivanta kun ĝi. 13 Se Mi diros al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros krimon: tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos pro sia krimo, kiun li faris. 14 Kaj se Mi diros al la malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj agados juste kaj virte; 15 se la malvirtulo redonos la garantiaĵon, repagos la rabitaĵon, agados laŭ la leĝoj de la vivo, ne farante malbonagojn: tiam li restos vivanta kaj ne mortos. 16 Ĉiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj: li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta. 17 Dume la filoj de via popolo diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne ĝusta. 18 Se virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li mortas pro ili; 19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta. 20 Kaj vi diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Ĉiun el vi Mi juĝas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.