Выбрать главу

14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas loĝi sendanĝere? 15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, ĉiuj rajdante sur ĉevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo; 16 kaj vi iros kontraŭ Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj, ho Gog. 17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antaŭdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin. 18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, leviĝos Mia kolero kaj Mia indigno. 19 Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael; 20 kaj ektremos antaŭ Mi la fiŝoj de la maro, la birdoj de la ĉielo, la bestoj de la kampo, ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversiĝos la montoj, falos la rokkrutaĵoj, kaj ĉiuj muroj falos sur la teron. 21 Kaj Mi vokos kontraŭ lin glavon sur ĉiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; ĉiu prenos glavon kontraŭ sian fraton. 22 Kaj Mi faros kontraŭ li juĝon per pesto kaj sangoverŝado; Mi sendos pluvegon, ŝtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn taĉmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li. 23 Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaŭ la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

39

Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal. 2 Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael. 3 Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano. 4 Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al ĉiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon. 5 Sur la kampo vi falos; ĉar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 6 Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdanĝerajn loĝantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 7 Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael. 8 Jen tio venos kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis. 9 Kaj eliros la loĝantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la ŝildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la daŭro de sep jaroj. 10 Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptaĵon de tiuj, kiuj prenis kaptaĵon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

11 En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj ĝi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos ĝin Valo de la Homomulto de Gog. 12 Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la daŭro de sep monatoj. 13 Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo. 14 Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la supraĵo de la tero, por purigi ĉi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la serĉadon. 15 Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos ĉe ĝi signon, ĝis la enterigantoj enterigos ĝin en la Valo de la Homomulto de Gog. 16 Kaj eĉ la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.

17 Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Diru al la ĉiaspecaj birdoj kaj al ĉiuj bestoj de la kampo: Kolektiĝu kaj venu, kunvenu de ĉirkaŭe al la buĉado, kiun Mi faras por vi, al la granda buĉado sur la montoj de Izrael; kaj vi manĝos karnon kaj trinkos sangon. 18 Karnon de fortuloj vi manĝos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virŝafoj, ŝafidoj, kaproj, kaj bovoj, ĉiuj bone grasigitaj. 19 Kaj vi manĝos grasaĵon ĝissate, kaj vi trinkos sangon ĝisebrie de Mia buĉofero, kiun Mi buĉis por vi. 20 Kaj ĉe Mia tablo vi satiĝos de ĉevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj ĉiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo. 21 Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj ĉiuj nacioj vidos Mian juĝon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin. 22 Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue. 23 Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kaŝis Mian vizaĝon antaŭ ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili ĉiuj falis de glavo. 24 Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kaŝis antaŭ ili Mian vizaĝon.

25 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo. 26 Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj ĉiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraŭ Mi, kiam ili sidos sendanĝere sur sia tero kaj neniu ilin timigos; 27 kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la multaj popoloj. 28 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie. 29 Kaj Mi ne plu kaŝos Mian vizaĝon antaŭ ili, kiam Mi elverŝos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

40

En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, ĝuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien. 2 En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo. 3 Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego. 4 Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi; ĉar vi estas venigita ĉi tien, por ke mi tion montru al vi. Ĉion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.