41
Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris ĉe la kolonoj ses ulnojn da larĝo ĉe unu flanko kaj ses ulnojn da larĝo ĉe la alia flanko, laŭlarĝe de la tabernaklo. 2 La larĝo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉe unu flanko kaj kvin ulnoj ĉe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la larĝon, dudek ulnojn. 3 Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la larĝo de la pordo estis sep ulnoj. 4 Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la larĝo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la plejsanktejo. 5 Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la larĝo de la flanka galerio ĉirkaŭe de la tuta domo estis kvar ulnoj. 6 Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limiĝis per la muro, kiu estis ĉe la domo por la galerioj ĉirkaŭe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo. 7 Kaj la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke, kaj supre la domo estis pli larĝa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza. 8 Kaj mi vidis ĉe la domo ĉirkaŭe altaĵon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la larĝon de tuta stango de ses ulnoj. 9 La larĝo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo. 10 Kaj la interspaco inter la oficaj ĉambroj, kiuj estis ĉiuflanke ĉirkaŭ la domo, estis dudek ulnoj. 11 Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la larĝo de la libera loko estis kvin ulnoj ĉirkaŭe. 12 La konstruaĵo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la larĝon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruaĵo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉiuflanke, kaj ĝia longo estis naŭdek ulnoj. 13 Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruaĵo kaj ĝiaj muroj havis ankaŭ la longon de cent ulnoj. 14 Kaj la larĝo de la antaŭa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaŭ cent ulnojn.
15 Kaj li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis malantaŭe, kun ĝiaj flankaj partoj ambaŭflanke, cent ulnojn; ankaŭ la internan templon kaj la portikojn de la korto. 16 La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj ĉirkaŭe en siaj tri etaĝoj kontraŭ ĉiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno ĉiuflanke, ankaŭ la tero ĝis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj. 17 De la supra parto de la pordo ĝis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laŭ la tuta muro ĉirkaŭe, interne kaj ekstere ĉio estis laŭmezura. 18 Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj ĉiu kerubo havis du vizaĝojn. 19 Kaj homa vizaĝo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizaĝo leonida; tiel estis farite en la tuta domo ĉirkaŭe. 20 De la tero ĝis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaŭ sur la muro de la templo. 21 La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria. 22 La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; ĝiaj anguloj kaj ĉiuj ĝiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la tablo, kiu staras antaŭ la Eternulo. 23 Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo. 24 Ĉiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua. 25 Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, troviĝis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaŭ la portiko ekstere estis ligna podio. 26 Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis ĉe ambaŭ flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.
42
Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica ĉambro, kiu estis kontraŭ la placo kaj kontraŭ la konstruaĵo norde. 2 Ĝia longo ĝis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la larĝo kvindek ulnoj. 3 Kontraŭ la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraŭ la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietaĝe. 4 Kaj antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermiĝadis norden. 5 La supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruaĵo. 6 Ĉar ili estis trietaĝaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero. 7 Kaj la muro ekster la oficaj ĉambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaŭ la ĉambroj la longon de kvindek ulnoj. 8 Ĉar la longo de la ĉambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaŭ la templo estis cent ulnoj. 9 Kaj malsupre por tiuj ĉambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto. 10 Laŭlarĝe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaŭ la placo kaj antaŭ la konstruaĵo estis ĉambroj. 11 Kaj pasejo antaŭ ili estis tia sama, kiel antaŭ la ĉambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis ilia longo kaj larĝo, ĉiuj iliaj eliroj kaj ilia aranĝo kaj iliaj pordoj. 12 Kaj simile al la pordoj de la ĉambroj turnitaj suden ankaŭ ĉe la orientaj ĉambroj estis enira pordo ĉe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris laŭlonge de la muro. 13 Kaj li diris al mi: La ĉambroj nordaj kaj la ĉambroj sudaj, kiuj estas antaŭ la placo, estas ĉambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kuŝigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, ĉar la loko estas sankta. 14 Kiam la pastroj eniris ĉi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaŭ ol ili restigis ĉi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, ĉar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.
15 Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon ĉe ĉiuj flankoj. 16 Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe. 17 Li mezuris la nordan flankon, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe. 18 La sudan flankon li mezuris, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn. 19 Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaŭ mezuris kvincent mezurajn stangojn. 20 De kvar flankoj li mezuris; la muro ĉirkaŭe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da larĝo, por apartigi la sanktaĵon de la nesanktaĵo.
43
Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten. 2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto. 3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe, kiam mi iris, por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. 5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon. 6 Kaj mi aŭdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi. 7 Kaj estis dirite al mi: Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj. 8 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero. 9 Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.