10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael ĉi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al ĝia aranĝo. 11 Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon, ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn, ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj leĝojn kaj plenumu ilin. 12 Jen estas la leĝo por la domo: la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo; tio estas la leĝo por la domo.
13 Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laŭ ulnoj, kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno: la bazo havu unu ulnon kaj la larĝo unu ulnon, kaj la listelo ĉe ĝia rando ĉirkaŭe havu la larĝon de unu manstreĉo; kaj tia estu la dorso de la altaro. 14 Kaj de la bazo sur la tero ĝis la malsupra elstaraĵo devas esti du ulnoj, kaj la larĝo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstaraĵo ĝis la granda elstaraĵo estu kvar ulnoj, kaj la larĝo unu ulno. 15 Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro leviĝu supren kvar kornoj. 16 Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj. 17 Kaj la elstaraĵo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da larĝo sur ĉiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo ĉirkaŭ ĝi havu duonon de ulno, kaj ĝia bazo ĉirkaŭe havu unu ulnon; kaj ĝiaj ŝtupoj devas esti ĉe la orienta flanko.
18 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Tio estas la leĝoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos ĝin, por alportadi sur ĝi bruloferojn kaj aspergadi ĝin per sango. 19 Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimiĝos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon. 20 Kaj prenu iom el ĝia sango, kaj ŝprucigu sur ĝiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo kaj sur la listelon ĉirkaŭe; kaj per tio vi ĝin purigos kaj pekliberigos. 21 Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu ĝin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo. 22 Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido. 23 Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virŝafon el la ŝafoj; 24 kaj alportu ilin antaŭ la Eternulon, kaj la pastroj ĵetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo. 25 Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la ŝafoj, sendifektajn. 26 Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu ĝin kaj konsekru ĝin. 27 Kiam finiĝos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
44
Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed ĝi estis ŝlosita. 2 Kaj la Eternulo diris al mi: Ĉi tiu pordego estos ŝlosita, kaj oni ĝin ne malfermu, kaj neniu iru tra ĝi; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra ĝi, tial ĝi restu ŝlosita. 3 Nur la princo, la princo povas sidi en ĝi, por manĝi panon antaŭ la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laŭ la sama vojo li eliru. 4 Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. 5 Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj aŭskultu per viaj oreloj ĉion, kion Mi diras al vi pri ĉiuj leĝoj de la domo de la Eternulo kaj pri ĉiuj ĝiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj ĉiujn elirojn el la sanktejo. 6 Kaj diru al la malobeema domo de Izraeclass="underline" Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj, ho domo de Izrael. 7 Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj. 8 Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo. 9 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj. 10 Sed la Levidoj, kiuj malproksimiĝis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj. 11 Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon ĉe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili buĉados por la popolo la bruloferon kaj buĉoferon, kaj ili staros antaŭ la homoj, por servi ilin. 12 Pro tio, ke ili servis ilin antaŭ iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj. 13 Ili ne alproksimiĝu al Mi, por fari pastran servadon antaŭ Mi kaj por aliri al ĉiuj Miaj sanktaĵoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindaĵojn, kiujn ili faris. 14 Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por ĉiuj laboroj en ĝi, kaj por ĉio, kio estas farata en ĝi.
15 Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 16 Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimiĝadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaŭ Mi la servan oficon. 17 Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanaĵo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo. 18 Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en ŝvito. 19 Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj ĉambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj. 20 Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon. 21 Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton. 22 Vidvinon aŭ eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aŭ vidvinon, kiu vidviniĝis de pastro, ili prenu. 23 Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo. 24 En disputa afero ili stariĝu por juĝi, kaj ili juĝu laŭ Mia juro; Mian instruon kaj Miajn leĝojn pri ĉiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte. 25 Al homo mortinta ili ne aliru, por ne fariĝi malpura; nur por la patro aŭ la patrino, por filo aŭ filino, por frato aŭ needzinigita fratino ili povas sin malpurigi. 26 Kaj kiam tia pastro repuriĝos, oni kalkulu al li sep tagojn. 27 Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo. 28 Kaj ilia heredaĵo estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili en Izraeclass="underline" Mi estas ilia posedaĵo. 29 La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili manĝu; kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili. 30 Kaj la unuaaĵo el ĉio unuenaskita, kaj ĉiaj oferdonoj el ĉiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaaĵon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo. 31 Ĉian kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon el la birdoj aŭ el la brutoj la pastroj ne manĝu.