Выбрать главу

21 Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo. 22 Kio troviĝas inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.

23 La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta: Benjamen havos unu parton. 24 Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon. 25 Apud la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Isaĥar. 26 Apud la limo de Isaĥar, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun. 27 Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Gad. 28 Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la torento ĝis la Granda Maro. 29 Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

30 Kaj jen estas la randoj de la urbo: sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; 31 kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde: unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi. 32 Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan. 33 Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun. 34 Ankaŭ sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri: unu Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali. 35 La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos: Eternulo-Tie. 

DANIEL

1

En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin. 2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio. 3 Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu 4 knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean. 5 Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo. 6 El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. 7 La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja, Abed-Nego. 8 Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin. 9 Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la korteganestro. 10 Kaj la korteganestro diris al Danieclass="underline" Mi timas mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaŭ la reĝo. 11 Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan, Miŝaelon, kaj Azarjan: 12 Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon; 13 poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos. 14 Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj. 15 Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo. 16 Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn. 17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj. 18 Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar. 19 La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaŭ la reĝo. 20 Kaj koncerne ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno. 21 Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la reĝo Ciro.

2

En la dua jaro de la reĝado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar sonĝoj; kaj konfuziĝis lia spirito, kaj li ne povis dormi. 2 Kaj la reĝo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn, sorĉistojn, kaj Ĥaldeojn, por ke ili diru al la reĝo liajn sonĝojn. Kaj ili venis kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 3 Kaj la reĝo diris al ili: Mi havis sonĝon, kaj mia spirito maltrankviliĝis, dezirante scii, kio estis tiu sonĝo. 4 La Ĥaldeoj respondis al la reĝo en la lingvo Siria: Ho reĝo, vivu eterne! diru la sonĝon al viaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon. 5 Sed la reĝo respondis kaj diris al la Ĥaldeoj: La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj. 6 Sed se vi rakontos al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la sonĝon kaj ĝian signifon. 7 Ili denove respondis: La reĝo diru sian sonĝon al siaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon. 8 La reĝo diris: Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, ĉar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro. 9 Se vi ne diros al mi la sonĝon, tio montros, ke vi havas unu intencon: vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentaŭgan respondon, ĝis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la sonĝon, tiam mi konvinkiĝos, ke vi povas klarigi al mi ankaŭ ĝian signifon. 10 La Ĥaldeoj respondis al la reĝo kaj diris: Ne ekzistas sur la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la reĝo; tial neniu reĝo, kiel ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam similan respondon de iu astrologo, magiisto, aŭ Ĥaldeo; 11 la afero, kiun la reĝo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la reĝo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj. 12 Tiam la reĝo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi ĉiujn saĝulojn de Babel. 13 Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la saĝuloj, kaj oni volis mortigi ankaŭ Danielon kaj liajn kamaradojn. 14 Tiam Daniel faris saĝan kaj prudentan rediron al Arjoĥ, la estro de la reĝaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la saĝulojn de Babel; 15 li demandis Arjoĥon, la potenculon de la reĝo, dirante: Pro kio eliris de la reĝo tia severa ordono? Tiam Arjoĥ rakontis al Daniel la tutan aferon. 16 Daniel iris kaj petis la reĝon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al la reĝo la klarigon.