Выбрать главу

9

En la unua jaro de Dario, filo de Aĥaŝveroŝ, el la gento Meda, kiu fariĝis reĝo super la regno de la Ĥaldeoj, 2 en la unua jaro de lia reĝado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finiĝi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem. 3 Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro. 4 Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj! 5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj; 6 ni ne aŭskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando. 7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, ĉiu Judo, la loĝantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en ĉiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin. 8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaŭ Vi. 9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li 10 kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laŭ Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj. 11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne aŭskulti Vian voĉon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la ĵuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; ĉar ni pekis kontraŭ Li. 12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj juĝistoj, kiuj faradis juĝon ĉe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfeliĉon; sub la tuta ĉielo nenie fariĝis tio, kio fariĝis al Jerusalem. 13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfeliĉo; ni tamen ne preĝis antaŭ la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron. 14 Kaj la Eternulo viglis super la malfeliĉo kaj venigis ĝin sur nin; ĉar justa estas la Eternulo, nia Dio, en ĉiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne aŭskultis Lian voĉon. 15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj. 16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturniĝu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; ĉar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindaĵo antaŭ ĉiuj niaj ĉirkaŭantoj. 17 Kaj nun aŭskultu, ho nia Dio, la preĝon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizaĝo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro. 18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; ĉar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon. 19 Ho Sinjoro, aŭskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

20 Dum mi ankoraŭ parolis kaj preĝis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaŭ la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio; 21 dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero; 22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon. 23 Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion. 24 Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo, sigeliĝu la pekoj, kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu Plejsanktulo. 25 Sciu, kaj komprenu: de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila. 26 Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita. 27 En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

10

En la tria jaro de Ciro, reĝo de Persujo, vorto estis malkaŝita al Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion. 2 En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj. 3 Bongustan manĝaĵon mi ne manĝis, viando kaj vino ne venis en mian buŝon, kaj per oleo mi min ne ŝmiris, ĝis la fino de la tri semajnoj. 4 En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de Ĥidekel. 5 Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis: jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz. 6 Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la voĉo de lia parolado estas kiel voĉo de amaso da homoj. 7 Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi. 8 Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn. 9 Kaj mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizaĝaltere. 10 Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn. 11 Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante. 12 Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto. 13 Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo. 14 Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan. 15 Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis. 16 Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn. 17 Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron? 18 Tiam denove ektuŝis min tiu bildo de homo kaj refortigis min. 19 Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis. 20 Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo. 21 Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.