Выбрать главу

12

En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro. 2 Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto. 3 Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne. 4 Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝos la scio.

5 Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero. 6 Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero: Kiam estos la fino de la mirindaĵoj? 7 Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio. 8 Mi aŭdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris: Ho mia sinjoro, kio estos post tio? 9 Kaj li respondis: Iru, Daniel, ĉar tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo. 10 Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiaĵojn, kaj ĉiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos. 11 Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj. 12 Feliĉa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj! 13 Kaj vi, ho Daniel, foriru ĝis la fino; kaj ripozu, kaj vi stariĝos por via sorto en la fino de la tempoj. 

HOŜEA

1

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hoŝea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael.

2 Kiam la Eternulo komencis paroli al Hoŝea, la Eternulo diris al Hoŝea: Iru, prenu al vi edzinon malĉastulinon kaj naskigu infanojn malĉastajn, ĉar la lando malĉastiĝis for de la Eternulo. 3 Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al li filon. 4 Kaj la Eternulo diris al li: Donu al li la nomon Jizreel; ĉar baldaŭ Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael. 5 En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel. 6 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li: Donu al ŝi la nomon Lo-Ruĥama; ĉar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon. 7 Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per ĉevaloj kaj rajdantoj. 8 Kiam ŝi demamigis Lo- Ruĥaman, ŝi gravediĝis kaj naskis filon. 9 Kaj Li diris: Donu al li la nomon Lo-Ami; ĉar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.

10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo ĉe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili: Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili: Infanoj de la vivanta Dio. 11 Kolektiĝos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu ĉefon, kaj iros el la lando; ĉar granda estos la tago de Jizreel.

2

Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj. 2 Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj, 3 por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo. 4 Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto; 5 ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn. 6 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn. 7 Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun. 8 Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal. 9 Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon. 10 Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano. 11 Mi ĉesigos ĉian ŝian gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn ŝiajn solenajn kunvenojn. 12 Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos. 13 Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis, diras la Eternulo. 14 Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn; 15 kaj Mi donos al ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta. 16 En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro. 17 Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo. 18 Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere. 19 Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco. 20 Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon. 21 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron; 22 kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon. 23 Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.