3
Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amaĵon kun virino, kiun amas ŝia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn. 2 Kaj mi akiris ŝin al mi per dek kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo. 3 Kaj mi diris al ŝi: Longan tempon restu ĉe mi; ne malĉastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi. 4 Ĉar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj; 5 poste la Izraelidoj returnos sin, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian reĝon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.
4
Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun la loĝantoj de la tero; ĉar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio. 2 Malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis, kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon. 3 Pro tio ekploros la tero, kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro malaperos. 4 Sed neniu malpacu, neniu riproĉu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro. 5 Vi falos meze de la tago, kaj ankaŭ la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon. 6 Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn. 7 Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco. 8 Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al ĝia malpieco strebas ilia animo. 9 Kaj fariĝos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj: Mi punos ĝin pro ĝia konduto, kaj Mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj. 10 Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos; ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin. 11 Malĉastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton. 12 Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio. 13 Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos. 14 Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas? 15 Se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru: Kiel vivas la Eternulo. 16 Ĉar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; ĉu nun la Eternulo povas paŝti ilin, kiel ŝafidon sur vasta paŝtejo? 17 Efraim aliĝis al idoloj; lasu lin. 18 Abomeninda fariĝis ilia drinkado; ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj. 19 La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.
5
Aŭskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho reĝa domo; ĉar vin trafos juĝo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor. 2 Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos ĉiujn. 3 Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi: vi nun malĉastas, ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis. 4 Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas. 5 La malmodesteco de Izrael parolas kontraŭ li antaŭ lia vizaĝo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaŭ Jehuda falos kun ili. 6 Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili. 7 Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo.
8 Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet- Aven, post vi, ho Benjamen! 9 Efraim fariĝos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele. 10 La princoj de Jehuda fariĝis similaj al forŝovantoj de limo; Mi elverŝos sur ilin Mian koleron kiel akvon. 11 Efraim estas premata, frapita de la juĝo; ĉar li memvole sekvis homan ordonon. 12 Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda. 13 Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al reĝo, kiu venĝus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon. 14 Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi. 15 Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros:
6
Ni iru, ni revenu al la Eternulo; ĉar Li disŝiris, sed Li ankaŭ resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaŭ bandaĝos niajn vundojn. 2 Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaŭ Li. 3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenruĝo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.
4 Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas. 5 Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia buŝo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo. 6 Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn. 7 Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi. 8 Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango. 9 Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al Ŝeĥem; abomenindaĵon ili faras. 10 En la domo de Izrael Mi vidas teruraĵon: tie malĉastas Efraim, malpuriĝas Izrael. 11 Sed ankaŭ Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.
7
Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge, ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato. 2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo. 3 Per sia malboneco ili gajigas la reĝon kaj per siaj trompoj la princojn. 4 Ĉiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu ĉesas hejti nur de post la knedado de sia pasto ĝis ĝia fermentiĝo. 5 Hodiaŭ estas festo de nia reĝo; kaj la princoj komencas fariĝi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj. 6 Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, ĝi tamen matene brulas kiel flamanta fajro. 7 Ĉiuj ili ardas, kiel forno, kaj formanĝas siajn juĝistojn; ĉiuj iliaj reĝoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi. 8 Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado. 9 Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; eĉ grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias. 10 La malmodesteco de Izrael atestas kontraŭ li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne serĉas Lin malgraŭ ĉio. 11 Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion. 12 Kiam ili iros, Mi ĵetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj. 13 Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn. 14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili foriĝas. 15 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi. 16 Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.