9 Proklamu tion inter la nacioj; pretiĝu al milito, veku la kuraĝulojn; ĉiuj militistoj leviĝu kaj eliru. 10 Forĝu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru: Mi estas forta. 11 Rapidu kaj venu, ĉiuj nacioj de ĉiuj flankoj, kaj kolektiĝu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn. 12 La popoloj leviĝu kaj iru en la valon de Jehoŝafat; ĉar tie Mi sidiĝos, por juĝi ĉiujn naciojn de ĉiuj flankoj. 13 Svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura; venu malsupren, ĉar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj tropleniĝis; ĉar granda estas ilia malboneco. 14 Amasoj post amasoj kolektiĝas en la valo de la juĝo, ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo en la valo de la juĝo. 15 La suno kaj la luno senlumiĝos, kaj la steloj perdos sian brilon. 16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo, kaj fortikaĵo por la idoj de Izrael. 17 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi. 18 En tiu tago la montoj elgutigos dolĉan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo Ŝitima. 19 Egiptujo fariĝos dezerto, kaj Edom fariĝos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj verŝis senkulpan sangon en sia lando. 20 Sed Judujo estos loĝata eterne, kaj Jerusalem en ĉiuj generacioj. 21 Kaj Mi venĝos pro ilia sango, kiu ne estis venĝita de Mi; kaj la Eternulo loĝados en Cion.
AMOS
1
Vortoj de Amos, paŝtisto el Tekoa, kiujn li laŭvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, du jarojn antaŭ la tertremo.
2 Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; kaj ekfunebros la paŝtejoj de la paŝtistoj, kaj sekiĝos la supro de Karmel.
3 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili draŝis Gileadon per fera draŝilo. 4 Mi sendos fajron sur la domon de Ĥazael, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad. 5 Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la loĝantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.
6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom. 7 Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn. 8 Mi ekstermos la loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon. 10 Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
11 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam. 12 Mi sendos fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra.
13 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn. 14 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco. 15 Kaj ilia reĝo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaŭ liaj eminentuloj, diras la Eternulo.
2
Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco. 2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe bruo kaj sonado de trumpeto. 3 Mi ekstermos juĝiston el meze de li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.
4 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj. 5 Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.
6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj. 7 Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon. 8 Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio. 9 Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre. 10 Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido. 11 El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo. 12 Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu. 13 Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj. 14 Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon; 15 la arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj rajdanto ne savos sian vivon; 16 kaj la plej kuraĝa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.
3
Aŭskultu ĉi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta: 2 nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj. 3 Ĉu iras du kune, se ili ne interkonsentis? 4 Ĉu leono krias en la arbaro, se ĝi ne havas disŝirotaĵon? ĉu leonido aŭdigas sian voĉon el sia kaverno, se ĝi nenion kaptis? 5 Ĉu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? ĉu kaptilo leviĝas de la tero, se nenio kaptiĝis per ĝi? 6 Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo? 7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj. 8 Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?