Выбрать главу

7

Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo; la postfalĉaĵo aperis post la falĉado por la reĝo. 2 Kiam ili finis la manĝadon de la herbo sur la tero, mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda. 3 Tiam la Eternulo bedaŭris tion: Tio ne estos, diris la Eternulo.

4 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn. 5 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda. 6 La Eternulo bedaŭris ankaŭ tion: Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.

7 Li donis al mi tian vizion: jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano. 8 Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris: Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin; 9 kaj dezertiĝos la altaĵoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraŭ la domon de Jerobeam.

10 Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, reĝo de Izrael, por diri: Amos faras kontraŭ vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri ĉiujn liajn vortojn; 11 ĉar tiele diras Amos: Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando. 12 Kaj Amacja diris al Amos: Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu; 13 sed en Bet-El ne plu profetu, ĉar ĝi estas sanktejo de la reĝo kaj domo de la regno. 14 Amos respondis kaj diris al Amacja: Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur paŝtisto, kaj mi kultivas sikomorojn; 15 sed la Eternulo prenis min de la ŝafaro, kaj la Eternulo diris al mi: Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael. 16 Kaj nun aŭskultu la vorton de la Eternulo: Vi diras: Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak; 17 tial tiele diras la Eternulo: Via edzino malĉastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la ŝnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

8

Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: mi vidis korbon kun maturaj fruktoj. 2 Kaj Li diris: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi: Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin. 3 La kantoj de la palaco fariĝos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur ĉiu loko oni ĵetos ilin silente. 4 Aŭskultu ĉi tion, vi, kiuj penas engluti la malriĉulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero, 5 kaj kiuj diras: Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo; 6 ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da ŝuoj, kaj grenventumaĵon ni vendos kun la greno. 7 La Eternulo ĵuris per la gloro de Jakob: Neniam Mi forgesos ĉiujn iliajn farojn. 8 Ĉu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros ĉiuj ĝiaj loĝantoj? Ĝi tuta ekskuiĝos kiel lago, ĝi leviĝos kaj malleviĝos kiel la Rivero de Egiptujo. 9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago. 10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj ĉiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn kaj kalvon sur ĉiun kapon; Mi aperigos ĉe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolĉeco. 11 Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo. 12 Kaj ili vagados de maro ĝis maro, kaj de nordo ĝis oriento ili migrados, por serĉi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos. 13 En tiu tago senfortiĝos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj, 14 kiuj nun ĵuras per la peko de Samario, kaj diras: Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-Ŝeba! ili falos, kaj ne plu releviĝos.

9

Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos. 2 Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin. 3 Se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elserĉos kaj prenos ilin; se ili kaŝiĝus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, eĉ tie Mi ordonos al la serpento, ke ĝi piku ilin. 4 Se ili iros en forkaptitecon antaŭ siaj malamikoj, ankaŭ tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfeliĉo, ne por bono. 5 La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektuŝas landon, kaj ĝi tiam fandiĝas, kaj ĉiuj loĝantoj ploras; ĝi tuta ekskuiĝas kiel lago, malleviĝas kiel la Rivero de Egiptujo. 6 Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo. 7 Ĉu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; ĉu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filiŝtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir? 8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo. 9 Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj eĉ unu grajno ne falos sur la teron. 10 De glavo mortos ĉiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras: Malfeliĉo ne alproksimiĝos al ni kaj ne trafos nin.