Выбрать главу

11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva, 12 por ke ili ekposedu la restaĵon de Edom kaj ankaŭ ĉiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras. 13 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj. 14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos, plantos vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon, aranĝos ĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn. 15 Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elŝirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio. 

OBADJA

1

Vizio de Obadja.

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni aŭdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Leviĝu, ni iru milite kontraŭ lin. 2 Vidu, Mi faris vin malgranda inter la nacioj; vi estas tre malestimata. 3 La fiereco de via koro delogis vin; loĝante en la fendegoj de rokoj, sur via alta sidejo, vi diras en via koro: Kiu depuŝos min sur la teron? 4 Sed se vi eĉ leviĝus tiel alte, kiel aglo, aŭ se vi aranĝus vian neston inter la steloj, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras la Eternulo. 5 Ĉu ŝtelistoj venis al vi, aŭ noktaj rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili ŝtelus nur tiom, kiom sufiĉus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus ja forgesitajn berojn. 6 Kiel forte Esav estas priserĉita kaj liaj kaŝejoj estas traesploritaj! 7 Al la limo vin puŝis ĉiuj viaj interliganoj, trompis kaj perfortis vin viaj amikoj; la manĝantoj de via pano metis sub vin kaptilon, kiun vi eĉ ne rimarkis. 8 En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la saĝulojn ĉe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav. 9 Ektimos viaj kuraĝuloj, ho Teman, por ke ĉiuj sur la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo. 10 Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por ĉiam. 11 En la tempo, kiam vi staris apude, kiam fremduloj kondukis lian militistaron en kaptitecon kaj aligentuloj eniris en liajn pordegojn kaj lotis pri Jerusalem, vi ankaŭ estis kiel unu el ili. 12 Vi devus ne rigardi la malfeliĉan tagon de via frato, la tagon de lia forpuŝiteco, kaj vi devus ne ĝoji pri la idoj de Jehuda en la tago de ilia pereo, nek fanfaroni en la tago de ilia mizero. 13 Vi devus ne eniri en la pordegon de Mia popolo en la tago de ilia malfeliĉo, vi devus ne rigardi ilian suferadon en la tago de ilia malfeliĉo, nek tuŝi ilian havaĵon en la tago de ilia malfeliĉo. 14 Vi devus ne stari ĉe la vojdisiĝo, por ekstermi iliajn forsaviĝintojn, nek transdoni iliajn restintojn en la tago de malfeliĉo. 15 Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo kontraŭ ĉiuj nacioj. Kiel vi agis, tiel oni agos kun vi; kion vi meritas, tio venos sur vian kapon. 16 Ĉar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos ĉiam ĉiuj nacioj; ili trinkos, trinkos ĝisfunde, ĝis ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj. 17 Sed sur la monto Cion estos saviĝo, kaj ĝi estos sankta; kaj la domo de Jakob ekposedos tiujn, kiuj ilin posedis. 18 La domo de Jakob estos fajro, la domo de Jozef estos flamo; sed la domo de Esav estos pajlo, oni ekbruligos ĝin kaj ekstermos ĝin, kaj neniu restos el la domo de Esav; ĉar la Eternulo tion diris. 19 Kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la loĝantoj de la malaltaĵo la Filiŝtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon. 20 Kaj tiu multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana ĝis Carfat kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn sudajn. 21 Kaj venos savantoj sur la monton Cion, por juĝi la monton de Esav. Kaj la regado apartenos al la Eternulo. 

JONA

1

Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante: 2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi; ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min. 3 Sed Jona leviĝis, por forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon, trovis ŝipon, forirontan al Tarŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo. 4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos. 5 La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis. 6 Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li: Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos. 7 Kaj oni diris unu al alia: Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan. 8 Tiam ili diris al li: Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas? 9 Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron. 10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li: Kion vi faris? Ĉar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaŭ la Eternulo, kiel li mem diris al ili. 11 Kaj ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietiĝu por ni? ĉar la maro fariĝis ĉiam pli kaj pli malkvieta. 12 Li respondis al ili: Prenu min, kaj ĵetu min en la maron; tiam la maro kvietiĝos por vi; ĉar mi scias, ke pro mi trafis vin ĉi tiu granda ventego. 13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, ĉar la maro fariĝadis ĉiam pli kaj pli malkvieta kontraŭ ili. 14 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de ĉi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; ĉar Vi, ho Eternulo, povas fari ĉion, kion Vi volas. 15 Kaj ili prenis Jonan kaj ĵetis lin en la maron; tiam la maro ĉesis koleri. 16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaŭ la Eternulo; kaj ili buĉis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn. 17 Kaj la Eternulo pretigis grandan fiŝon, ke ĝi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj kaj tri noktoj.

2

Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo. 2 Kaj li diris:

Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de Ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon. 3 Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min ĉirkaŭis; Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min. 4 Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon. 5 Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo; Abismo min ĉirkaŭis; Junko kovris mian kapon. 6 Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj; La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo. 7 Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon. 8 Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj, Senigas sin je favorkoreco. 9 Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas ĉe la Eternulo.