10 Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron.
3
Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante: 2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la predikon, kiun Mi diros al vi. 3 Tiam Jona leviĝis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado. 4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos. 5 La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili. 6 Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro. 7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon; 8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj: 9 eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos. 10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.
4
Tio tre forte ĉagrenis Jonan, kaj li ekkoleris. 2 Kaj li ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, tion mi ja diris, kiam mi estis ankoraŭ en mia lando; kaj tial mi preferis forkuri en Tarŝiŝon, ĉar mi sciis, ke Vi estas Dio indulgema kaj kompatema, longepacienca kaj tre favorkora, kaj bedaŭras malbonon. 3 Nun, ho Eternulo, volu forpreni de mi mian animon; ĉar pli bone por mi estas morti, ol vivi. 4 La Eternulo diris: Ĉu vi havas grandan ĉagrenon? 5 Jona eliris el la urbo, sidiĝis oriente de la urbo, faris al si tie laŭbon, kaj sidiĝis sub ĝi en la ombro, ĝis li vidos, kio estos kun la urbo. 6 Dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia suferado. Kaj Jona forte ekĝojis pro la hedero. 7 Sed kiam leviĝis la matenruĝo de la sekvanta tago, Dio aperigis vermon, kiu difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis. 8 Kaj kiam ekbrilis la suno, Dio aperigis bruligan orientan venton, kaj la suno turmentis la kapon de Jona tiel, ke li senfortiĝis kaj petis por si morton; li diris: Pli bone por mi estas morti, ol vivi. 9 Tiam Dio diris al Jona: Ĉu vi havas grandan ĉagrenon pro la hedero? Li respondis: Mi havas grandan ĉagrenon, eĉ ĝis deziro al morto. 10 La Eternulo tiam diris: Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis; 11 kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj, ne povantaj distingi inter sia dekstra mano kaj sia maldekstra, kaj krom tio multe da brutoj?
MIĤA
1
Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Miĥa, la Moreŝetano, en la tempo de Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.
2 Aŭskultu, ĉiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraŭ vi, la Sinjoro el Sia sankta templo. 3 Ĉar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj paŝas sur la altaĵoj de la tero. 4 Kaj fandiĝas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendiĝas, kiel vakso antaŭ fajro, kiel akvo, falanta de krutaĵo. 5 Ĉio ĉi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? ĉu ne Samario? Kiu aranĝis la altaĵojn de Judujo? ĉu ne Jerusalem? 6 Tial Mi faros Samarion ŝtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disĵetos ĝiajn ŝtonojn en la valon kaj nudigos ĝiajn fundamentojn. 7 Ĉiuj ĝiaj idoloj estos disbatitaj, ĉiuj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn statuojn Mi ruinigos; ĉar per promalĉastaj donacoj ĝi ilin aranĝis, kaj promalĉastaj donacoj ili fariĝos denove. 8 Pri tio mi ploras kaj ĝemas, iras senŝue kaj nude; mi krias plende, kiel la ŝakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj. 9 Ĉar senespera estas ĝia plago, ĝi venis ĝis Judujo, atingis ĝis la pordego de mia popolo, ĝis Jerusalem. 10 Ne diru tion en Gat, ne ploru laŭte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro. 11 Foriru, ho loĝantino de Ŝafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la loĝantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti. 12 Afliktiĝas pri sia bono la loĝantino de Marot; ĉar malfeliĉo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem. 13 Jungu al la ĉaro kurĉevalojn, ho loĝantino de Laĥiŝ; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, ĉar ĉe vi oni trovis la krimojn de Izrael. 14 Tial vi sendos donacojn en Moreŝet-Gaton; sed la domoj de Aĥzib trompos la reĝojn de Izrael. 15 Mi alkondukos al vi ankoraŭ la posedonton, ho loĝantino de Mareŝa; ĝis Adulam venos la gloro de Izrael. 16 Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; larĝigu vian kalvon kiel aglo, ĉar ili estos forkaptitaj for de vi.
2
Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton. 2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon. 3 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila. 4 En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj! 5 Tial oni ne mezuros por vi per ŝnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo. 6 Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron. 7 Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj? Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste? 8 Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili revenus de batalo. 9 La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por ĉiam Mian ornamon. 10 Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita. 11 Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu popolo.