3
Ve al la urbo sangavida, kiu estas plena de trompoj kaj raboj, kaj ne volas ĉesigi la rabadon! 2 Oni aŭdas la sonadon de vipoj, la sonadon de bruantaj radoj; blekas ĉevalo, saltas ĉaro; 3 moviĝas rajdantoj, brilas glavoj, fulmas lancoj; estas multe da mortigitoj kaj amasoj da kadavroj; sennombraj estas la kadavroj, oni falpuŝiĝas sur ili. 4 Tio estas pro la granda malĉastado de la malĉastistino, kiu ĉarmas per sia beleco, estas lerta sorĉistino, kaj vendas naciojn per sia malĉastado kaj gentojn per sia sorĉado. 5 Jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi levos ĝis via vizaĝo la randojn de via vesto, kaj Mi montros al la nacioj vian nudecon kaj al la regnoj vian malhonoron. 6 Mi ĵetos sur vin abomenindaĵojn, Mi malhonoros vin kaj faros vin mokataĵo. 7 Ĉiu, kiu vidos vin, forkuros de vi, kaj diros: Ruinigita estas Nineve; kiu bedaŭros ĝin? kie mi povas serĉi por vi konsolantojn? 8 Ĉu vi estas pli bona ol No-Amon, kiu troviĝas inter riveroj, estas ĉirkaŭata de akvo, kaj kies forto kaj murego estis la maro? 9 Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis ĝia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon; 10 tamen ĝi ankaŭ estas elpatrujigita kaj forkaptita; eĉ ĝiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de ĉiuj stratoj; pri ĝiaj eminentuloj oni lotis, kaj ĉiujn ĝiajn altrangulojn oni katenis. 11 Tiel ankaŭ vi ebriiĝos kaj kaŝos vin kaj serĉos defendon kontraŭ la malamikoj. 12 Ĉiuj viaj fortikaĵoj estas kiel figarboj kun maturaj fruktoj; se oni ekskuas ilin, ili falas en la buŝon de manĝonto. 13 Jen via popolo estas ĉe vi kiel virinoj; al viaj malamikoj larĝe malfermiĝos la pordegoj de via lando; fajro ekstermos viajn riglilojn. 14 Provizu al vi akvon por la tempo de sieĝo; fortigu viajn fortikaĵojn; iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn. 15 Tamen tie la fajro vin konsumos, glavo vin ekstermos, formanĝos vin kiel skarabo, se vi eĉ estus grandnombra kiel skaraboj, grandnombra kiel akridoj. 16 Vi havas pli da komercistoj, ol la steloj de la ĉielo; sed ili diskuros kiel akridoj kaj forflugos. 17 Viaj taĉmentoj estas kiel akridoj, kaj viaj taĉmentestroj estas kiel lokustoj, kiuj dum la malvarmo kaŝas sin en fendoj, kaj kiam la suno ekbrilas, ili disflugas tiel, ke oni ne scias, kie ili estas. 18 Dormas viaj paŝtistoj, ho reĝo de Asirio, kuŝas viaj fortuloj; via popolo estas disĵetita sur la montoj, kaj troviĝas neniu, kiu ĝin kolektus. 19 Ne resaniĝas via vundo, doloriga estas via ulcero; ĉiu, kiu aŭdas la sciigon pri vi, aplaŭdas pri vi; ĉar kiun ne trafis senĉese via malboneco?
ĤABAKUK
1
Profetaĵo, kiun laŭvizie eldiris la profeto Ĥabakuk.
2 Ĝis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos, mi krios al Vi pri perfortaĵo, kaj Vi ne helpos? 3 Kial Vi devigas min vidi maljustaĵon, rigardi mizeraĵon? Rabado kaj perfortado estas antaŭ mi, leviĝas disputoj kaj malpaco. 4 Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; ĉar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de juĝo estas malĝustaj. 5 Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; ĉar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi. 6 Ĉar jen Mi levos la Ĥaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan larĝon de la tero, por ekposedi loĝejojn, kiuj ne apartenas al ĝi. 7 Terura kaj timinda ĝi estas; ĝia juĝado kaj regado dependas de ĝi mem. 8 Pli rapidaj ol leopardoj estas ĝiaj ĉevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas ĝiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al manĝaĵo. 9 Ĉiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon. 10 Reĝojn ili mokas, regantoj estas ridataĵo por ili; ĉiun fortikaĵon ili mokas; ili ŝutas teron, kaj venkoprenas. 11 Tiam ŝanĝiĝas ilia spirito, transiras kaj fariĝas peka, kaj ilia forto fariĝas ilia dio. 12 Sed Vi estas ja de ĉiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por juĝo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni. 13 Viaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi maljustaĵon Vi ne povas; kiel do Vi rigardas malhonestulojn, kaj silentas, kiam malpiulo englutas tiun, kiu estas pli virta ol li? 14 Kial Vi faras la homojn kiel fiŝoj en la maro, kiel rampaĵoj, kiuj ne havas reganton? 15 Ĉiujn ili tiras per fiŝhoko, kaptas per sia reto, amasigas per sia fiŝreto; kaj tial ili ĝojas kaj triumfas. 16 Tial ili alportas oferojn al sia reto, incensas al sia fiŝreto; ĉar per ĉi tiuj grasiĝis ilia parto kaj boniĝis ilia manĝaĵo. 17 Ĉu por tio ili devas ĵetadi sian reton kaj senĉese mortigadi naciojn senindulge?
2
Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, stariĝinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riproĉo kontraŭ mi. 2 Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris: Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi. 3 Ĉar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas; se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos, ne estos fordecidita. 4 Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco. 5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si ĉiujn popolojn. 6 Sed ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdaĵon sen fino kaj metas sur sin tro grandan ŝarĝon de ŝuldoj! 7 Subite ja leviĝos viaj pikontoj kaj vekiĝos viaj puŝontoj, kaj vi fariĝos ilia rabataĵo. 8 Ĉar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaŭ vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akiraĵon, por aranĝi alte sian neston, por defendi sin kontraŭ mano de malbonulo! 10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon. 11 La ŝtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili.