Выбрать главу

12 Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoverŝado kaj pretigas fortikaĵon per maljusteco! 13 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane. 14 Ĉar la tero pleniĝos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

15 Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elverŝi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton! 16 Vi satiĝis per honto anstataŭ per honoro; drinku do ankaŭ vi, kaj kovru vin per honto; ankaŭ al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro. 17 Ĉar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

18 Kion helpos la skulptaĵo, kiun skulptis la artisto, la fanditaĵo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritaĵon, farante mutajn idolojn? 19 Ve al tiu, kiu diras al ligno: Leviĝu, kaj al muta ŝtono: Vekiĝu! Ĉu ĝi povas instrui? ĝi estas ja tegita per oro kaj arĝento, sed havas en si nenian spiriton. 20 Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaŭ Li!

3

Preĝo de la profeto Ĥabakuk laŭ maniero de psalmoj.

2 Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato. 3 Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran.

Sela.

Lia majesto kovras la ĉielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron. 4 Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kaŝita Lia potenco. 5 Antaŭ Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn. 6 Li stariĝis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Kliniĝis eternaj montetoj, Kiam Li ekpaŝis kiel en la tempo antikva. 7 En mizera stato mi vidis la tendojn de Kuŝan; Skuiĝis la tapiŝoj de la lando Midjan. 8 Ĉu kontraŭ riveroj koleris la Eternulo? Ĉu kontraŭ la riveroj Vi ekflamiĝis, Aŭ ĉu kontraŭ la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj ĉevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj ĉaroj? 9 Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al ĵura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron. 10 Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altaĵo levis siajn manojn. 11 La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj. 12 Kun kolero Vi paŝas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn. 13 Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton ĝis la kolo.

Sela.

14 Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj taĉmentestroj, Kiam ili sin ĵetis ventege, por dispeli min kun ĝojo, Kvazaŭ englutante mizerulon kaŝe. 15 Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, Tra la ŝlimo de granda akvo.
16 Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfeliĉo, Kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto. 17 Kiam la figarbo ne floros, La vinberbranĉoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos manĝaĵon, La ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo, Kaj en la staloj ne troviĝos bovoj: 18 Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo. 19 La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, Kaj venigas min sur miajn altaĵojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj. 

CEFANJA

1

Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Cefanja, filo de Kuŝi, filo de Gedalja, filo de Amarja, filo de Ĥizkija, en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo.

2 Mi forprenos ĉion de sur la tero, diras la Eternulo. 3 Mi forprenos la homojn kaj la brutojn, Mi forprenos la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, la delogilojn kune kun la malpiuloj; Mi ekstermos la homojn de sur la tero, diras la Eternulo. 4 Mi etendos Mian manon sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem; Mi ekstermos de ĉi tiu loko la restaĵon de Baal, la nomon de la idolpastroj kaj ankaŭ de la pastroj; 5 tiujn, kiuj sur la tegmentoj adorkliniĝas antaŭ la armeo de la ĉielo, kaj tiujn, kiuj, adorkliniĝante, ĵuras per la Eternulo kaj ĵuras ankaŭ per Malkam; 6 kaj tiujn, kiuj defalis de la Eternulo, kiuj ne serĉis la Eternulon kaj ne turnis sin al Li.

7 Silentu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; ĉar la Eternulo pretigis buĉoferon kaj destinis la invitotojn. 8 En la tago de la buĉofero de la Eternulo Mi punos la altrangulojn kaj la reĝidojn, kaj ĉiujn, kiuj vestas sin per vestoj de aligentuloj; 9 Mi punos en tiu tago ĉiujn, kiuj transsaltas la sojlon kaj plenigas la domon de sia sinjoro per perforteco kaj trompoj. 10 En tiu tago, diras la Eternulo, estos laŭta kriado ĉe la Pordego de Fiŝoj, ĝemegado ĉe la dua kvartalo de la urbo, kaj granda plorkriado sur la montetoj. 11 Ĝemegu, loĝantoj de la malalta parto de la urbo; ĉar malaperos la tuta popolo de la butikistoj, kaj ekstermitaj estos ĉiuj ŝarĝitaj per arĝento. 12 En tiu tempo Mi traesploros Jerusalemon kun lumiloj, kaj Mi punos tiujn, kiuj ripozas sur sia feĉo, kaj diras en sia koro: La Eternulo ne faras bonon, nek malbonon. 13 Ilia havaĵo fariĝos rabaĵo, kaj iliaj domoj fariĝos ruinoj; ili konstruos domojn, sed ne loĝos en ili, ili plantos vinberĝardenojn, sed ne trinkos ilian vinon. 14 Proksima estas la granda tago de la Eternulo, ĝi estas proksima kaj venos tre baldaŭ; oni aŭdas jam la tagon de la Eternulo; maldolĉe tiam plorkrios eĉ kuraĝulo. 15 Tago de kolero estos tiu tago, tago de malĝojo kaj de angoro, tago de teruro kaj de dezertigo, tago de mallumo kaj de senlumeco, tago de nuboj kaj de nebulego, 16 tago de korno kaj de trumpetado kontraŭ la fortikigitaj urboj kaj kontraŭ la altaj turoj. 17 Mi premos la homojn, kaj ili irados kiel blinduloj pro tio, ke ili pekis antaŭ la Eternulo; ilia sango estos disŝprucigita kiel polvo, kaj ilia karno kiel sterko. 18 Nek ilia arĝento nek ilia oro povos ilin savi en la tago de la kolero de la Eternulo, sed per la fajro de Lia indigno estos forbruligita la tuta lando; ĉar rapidan ekstermon Li faros al ĉiuj loĝantoj de la lando.