2
En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: 2 Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene: 3 Kiu restis inter vi, kiu vidis ĉi tiun domon en ĝia antaŭa belegeco? kaj kion vi vidas en ĝi nun? ĉu ĝi ne aperas antaŭ viaj okuloj kiel nenio? 4 Sed estu kuraĝa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuraĝa, ho ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuraĝa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot. 5 Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu. 6 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron; 7 Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot. 8 Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot. 9 La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.
10 En la dudek-kvara tago de la naŭa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante: 11 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Petu de la pastroj instruon, kaj diru: 12 Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektuŝis panon aŭ ion kuiritan aŭ vinon aŭ oleon aŭ ian manĝaĵon ― ĉu ĝi tiam fariĝos sankta? La pastroj respondis kaj diris: Ne. 13 Ĥagaj plue diris: Kaj se ĉion ĉi tion ektuŝos iu, kiu malpuriĝis per mortinto ― ĉu ĝi tiam malpuriĝos? La pastroj respondis kaj diris: Ĝi malpuriĝos. 14 Tiam Ĥagaj diris: Tia estas ĉi tiu popolo, kaj tia estas ĉi tiu gento antaŭ Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas ĉiuj faroj de iliaj manoj; kaj ĉio, kion ili tie alportas, estas malpura. 15 Nun pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, antaŭ ol estis metita ŝtono sur ŝtonon en la templo de la Eternulo: 16 kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, ĝi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por ĉerpi kvindek mezurojn, troviĝis nur dudek; 17 Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo ĉiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo. 18 Pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, de la dudek-kvara tago de la naŭa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone: 19 ĉu troviĝas semoj en la grenejo? ĝis nun la vinberbranĉo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post ĉi tiu tago Mi vin benos.
20 Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al Ĥagaj en la dudek- kvara tago de la monato, dirante: 21 Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene: Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron; 22 Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos ĉarojn kun iliaj veturantoj; falos la ĉevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia. 23 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de Ŝealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; ĉar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.
ZEĤARJA
1
En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante: 2 Forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj. 3 Diru do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. 4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj ― sed ili ne aŭskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo. 5 Kie estas viaj patroj? kaj eĉ la profetoj, ĉu ili povas vivi eterne? 6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.
7 En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato Ŝebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante: 8 Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur ruĝa ĉevalo, kaj li troviĝas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li troviĝas ĉevaloj ruĝaj, brunaj, kaj blankaj. 9 Mi demandis: Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la anĝelo, kiu parolis kun mi, diris al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas. 10 Kaj la viro, kiu troviĝis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris: Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron. 11 Kaj ili mem ekparolis al la anĝelo de la Eternulo, kiu troviĝis inter la mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca. 12 Tiam ekparolis la anĝelo de la Eternulo kaj diris: Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj? 13 Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn. 14 Tiam diris al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro; 15 kaj per granda indigno Mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj; ĉar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfeliĉon. 16 Tial tiele diras la Eternulo: Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi, diras la Eternulo Cebaot, kaj ŝnuro de ĉarpentistoj estos tirata en Jerusalem. 17 Ankoraŭ proklamu jenon: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.
18 Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj. 19 Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon. 20 Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn. 21 Mi diris: Kion ili intencas fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.
2
Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezurŝnuron. 2 Mi demandis: Kien vi iras? Kaj li respondis al mi: Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel larĝa kaj kiel longa ĝi estas. 3 Kaj jen la anĝelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia anĝelo iris renkonte al li, 4 kaj diris al li: Kuru, kaj diru al ĉi tiu junulo: Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en ĝi. 5 Sed Mi estos por ĝi fajra murego ĉirkaŭe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de ĝi. 6 He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; ĉar kiel la kvar ventojn de la ĉielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo. 7 He, Cion, kiu loĝas ĉe la filino de Babel, saviĝu! 8 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo. 9 Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis. 10 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. 11 Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. 12 Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon. 13 Ĉiu karno silentu antaŭ la Eternulo, ĉar Li leviĝis el Sia sankta loĝejo.