13 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. 14 Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? 15 Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin. 16 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; 17 kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.
4
Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo. 2 Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. 3 Kaj la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj. 4 Sed responde li diris: Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio. 5 Poste la diablo portis lin en la sanktan urbon, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, 6 kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin malsupren, ĉar estas skribite:
7 Jesuo diris al li: Ankaŭ estas skribite: Ne provu la Eternulon, vian Dion. 8 Denove la diablo portis lin al monto tre alta, kaj montris al li ĉiujn regnojn de la mondo kaj ilian gloron, 9 kaj diris al li: Ĉion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorkliniĝos al mi. 10 Tiam Jesuo diris al li: Foriru, Satano! ĉar estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu. 11 Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li.
12 Kaj aŭdinte, ke Johano estas arestita, li foriris en Galileon; 13 kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum apudmara, en la limoj de Zebulun kaj Naftali; 14 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:
17 De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri: Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.
18 Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. 19 Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. 20 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 21 Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. 22 Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
23 Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. 24 Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin. 25 Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.
5
Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li; 2 kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:
3 Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
4 Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
5 Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
6 Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
7 Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
8 Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
9 Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
10 Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. 11 Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. 12 Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.
13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj. 14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita. 15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. 16 Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.
17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. 18 Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. 19 Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. 20 Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo.
21 Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; 22 sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. 23 Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, 24 lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. 25 Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. 26 Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.