6 Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin.
7 Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; 8 ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. 9 Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; 10 aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? 11 Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? 12 Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
13 Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. 14 Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.
15 Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. 16 Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn? 17 Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. 18 Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. 19 Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. 20 Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. 21 Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 22 Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? 23 Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco. 24 Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; 25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. 26 Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; 27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.
28 Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado; 29 ĉar li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.
8
Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj. 2 Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. 3 Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita. 4 Kaj Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.
5 Kaj kiam li eniris en Kapernaumon, venis al li centestro, petante lin, 6 kaj dirante: Sinjoro, mia knabo kuŝas paralizulo en la domo, kaj terure suferas. 7 Kaj li diris al li: Mi venos, kaj sanigos lin. 8 Kaj la centestro responde diris: Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos. 9 Ĉar mi ankaŭ estas homo sub aŭtoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al ĉi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras. 10 Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj: Vere mi diras al vi, ke ĉe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido. 11 Kaj mi diras al vi, ke multaj venos el la oriento kaj la okcidento, kaj sidiĝos kun Abraham kaj Isaak kaj Jakob en la regno de la ĉielo; 12 sed la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. 13 Kaj Jesuo diris al la centestro: Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo saniĝis en tiu sama horo.
14 Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kuŝanta, malsana de febro. 15 Kaj li tuŝis ŝian manon, kaj la febro forlasis ŝin; kaj ŝi leviĝis kaj servis al li. 16 Kaj kiam vesperiĝis, oni venigis al li multajn demonhavantojn; kaj li elpelis la spiritojn per vorto, kaj sanigis ĉiujn malsanulojn; 17 por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome: Li mem prenis niajn malfortaĵojn kaj portis niajn malsanojn.
18 Kaj kiam Jesuo vidis ĉirkaŭ si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo. 19 Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li: Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros. 20 Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon. 21 Kaj alia el la disĉiploj diris al li: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. 22 Sed Jesuo diris al li: Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.
23 Kaj kiam li eniris en ŝipeton, liaj disĉiploj lin sekvis. 24 Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la ŝipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis. 25 Kaj ili venis, kaj vekis lin, dirante: Sinjoro, savu; ni pereas. 26 Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li leviĝis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj fariĝis granda sereno. 27 Kaj la homoj miregis, dirante: Kia estas ĉi tiu, ke eĉ la ventoj kaj la maro lin obeas?
28 Kaj kiam li venis al la alia bordo, en la landon de la Gadaranoj, lin renkontis du demonhavantoj, elvenante el inter la tomboj, tre furiozaj, tiel, ke neniu povis preterpasi per tiu vojo. 29 Kaj jen ili kriis, dirante: Kio estas inter ni kaj vi, ho Filo de Dio? ĉu vi venis ĉi tien, por turmenti nin antaŭ la tempo? 30 Kaj malproksime de ili estis granda grego da porkoj, paŝtiĝantaj tie. 31 Kaj la demonoj petegis lin, dirante: Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj. 32 Kaj li diris al ili: Iru. Kaj elirinte, ili foriris en la porkojn; kaj jen kuris la tuta grego malsupren de la krutaĵo en la maron, kaj pereis en la akvoj. 33 Kaj la paŝtistoj forkuris kaj iris en la urbon, kaj rakontis ĉion, kaj pri la demonhavintoj. 34 Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.
9
Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. 2 Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 3 Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: Ĉi tiu blasfemas. 4 Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? 5 Ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? 6 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn ― tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 7 Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo. 8 Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj.