34 Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret. 35 Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn; 36 kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.
15
Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: 2 Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon. 3 Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio? 4 Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. 5 Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6 tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7 Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:
10 Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu: 11 Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. 12 Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? 13 Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. 14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. 15 Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon. 16 Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno? 17 Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? 18 Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. 19 Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: 20 jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.
21 Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon. 22 Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante: Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. 23 Sed li ne respondis al ŝi eĉ unu vorton. Kaj alveninte, liaj disĉiploj petis lin, dirante: Forsendu ŝin, ĉar ŝi krias post ni. 24 Kaj li responde diris: Mi ne estas sendita, krom al la perditaj ŝafoj el la domo de Izrael. 25 Sed ŝi venis kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, helpu min. 26 Sed li responde diris: Ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj. 27 Sed ŝi diris: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj manĝas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. 28 Tiam responde Jesuo diris al ŝi: Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj ŝia filino estis sanigita de post tiu horo.
29 Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidiĝis tie. 30 Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin; 31 tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.
32 Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn disĉiplojn, diris: Mi kortuŝiĝas pro la homamaso, ĉar jam tri tagojn ili restas ĉe mi, kaj nenion havas manĝi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne laciĝu sur la vojo. 33 Kaj la disĉiploj diris al li: De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj? 34 Kaj Jesuo diris al ili: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep, kaj kelkajn malgrandajn fiŝojn. 35 Kaj li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero; 36 kaj li prenis la sep panojn kaj la fiŝojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj. 37 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. 38 Kaj la manĝantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj. 39 Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la ŝipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.
16
Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la ĉielo. 2 Kaj responde li diris al ili: Kiam vesperiĝas, vi diras: Estos bona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas; 3 kaj frumatene: Estos hodiaŭ malbona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas kolere. La vizaĝon de la ĉielo vi povas juĝi, sed la signojn de la tempo vi ne povas. 4 Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
5 Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn. 6 Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj. 7 Kaj ili diskutis inter si, dirante: Ĉar ni ne prenis panojn. 8 Sed Jesuo, eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn? 9 Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis? 10 Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis? 11 Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj? 12 Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? 14 Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj. 15 Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? 16 Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. 17 Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 18 Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. 19 Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. 20 Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.