33 Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas ĝin ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. 34 La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam ĝi estas malbona, via korpo ankaŭ estas malluma. 35 Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo. 36 Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, ĝi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.
37 Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis. 38 Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo. 39 Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. 40 Malsaĝuloj! ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon? 41 Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura.
42 Sed ve al vi, Fariseoj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj ruto kaj ĉiu vegetaĵo, kaj preterlasas juĝon kaj amon al Dio; ĉi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi. 43 Ve al vi, Fariseoj! ĉar vi amas la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj. 44 Ve al vi! ĉar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.
45 Kaj unu el la leĝistoj responde diris al li: Majstro, dirante ĉi tion, vi ankaŭ nin riproĉas. 46 Kaj li diris: Ve ankaŭ al vi, leĝistoj! ĉar vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn. 47 Ve al vi! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. 48 Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; ĉar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn. 49 Tial ankaŭ diris la saĝo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; 50 por ke la sango de ĉiuj profetoj, kiu estis elverŝita de post la komenco de la mondo, estu postulita el ĉi tiu generacio, 51 de la sango de Habel ĝis la sango de Zeĥarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi: Ĝi estos postulita el ĉi tiu generacio. 52 Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.
53 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj; 54 insidante kontraŭ li, por kapti ion el lia buŝo.
12
Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektiĝis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj disĉiploj, dirante unue: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco. 2 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kaŝita, kio ne estos sciata. 3 Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos aŭdita en la lumo; kaj kion vi parolis en orelon en internaj ĉambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj. 4 Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu. 5 Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu. 6 Ĉu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio. 7 Sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj. 8 Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la anĝeloj de Dio; 9 sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio. 10 Kaj por ĉiu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, ne estos pardono. 11 Kaj kiam oni kondukos vin antaŭ la sinagogojn kaj regantojn kaj aŭtoritatulojn, ne zorgu, kiel aŭ kion respondi, aŭ kion diri; 12 ĉar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.
13 Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon. 14 Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton? 15 Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj. 16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde; 17 kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? 18 Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. 19 Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. 20 Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? 21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.
22 Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. 23 Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo. 24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! 25 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 26 Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? 27 Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi: Eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el ĉi tiuj. 28 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu hodiaŭ ekzistas, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! 29 Kaj ne serĉu, kion vi manĝos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. 30 Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas. 31 Sed celu Lian regnon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. 32 Ne timu, malgranda grego; ĉar bone plaĉis al la Patro doni al vi la regnon. 33 Vendu viajn posedaĵojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne fariĝos malnovaj, trezoron ne mankontan en la ĉielo, kie ŝtelisto ne alproksimiĝas kaj tineo ne detruas. 34 Ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.
35 Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj; 36 kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edziĝa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos. 37 Feliĉaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por manĝi, kaj mem venos kaj servos al ili. 38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aŭ dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, feliĉaj estas tiuj servistoj. 39 Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la ŝtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. 40 Vi ankaŭ estu pretaj, ĉar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.