Выбрать главу

10 Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 11 Kaj li tegis ĝin per pura oro, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 12 Kaj li faris ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj li faris oran kronon ĉirkaŭ la listelo. 13 Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj. 14 Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. 15 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon. 16 Kaj ankaŭ la vazojn por la tablo, ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kruĉojn kaj la kalikojn, per kiuj oni verŝas, li faris el pura oro.

17 Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forĝa laboro li faris la kandelabron; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaris el ĝi. 18 Kaj ses branĉoj elstaris el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la dua flanko; 19 tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua branĉo; tiel estis sur la ses branĉoj, kiuj elstaris el la kandelabro. 20 Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj. 21 Kaj kapeto estis sub unu paro da branĉoj, kaj kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel estis ĉe la ses branĉoj, kiuj elstaris el ĝi. 22 La kapetoj kaj branĉoj elstaris el ĝi; ĉio estis unu forĝita tutaĵo el pura oro. 23 Kaj li faris ĝiajn sep lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro. 24 El kikaro da pura oro li faris ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.

25 Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; du ulnoj estis ĝia alto; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj. 26 Kaj li tegis ĝin per pura oro, ĝian supran platon kaj ĝiajn muretojn ĉirkaŭe kaj ĝiajn kornojn; kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 27 Kaj du orajn ringojn li faris al ĝi sub ĝia krono, sur ĝiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu ĝin. 28 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 29 Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laŭ la arto de ŝmiraĵisto.

38

Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis ĝis longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo; kvarangula ĝi estis; kaj tri ulnoj estis ĝia alto. 2 Kaj li faris ĝiajn kornojn sur ĝiaj kvar anguloj; el ĝi elstaris ĝiaj kornoj; kaj li tegis ĝin per kupro. 3 Kaj li faris ĉiujn vazojn de la altaro; la potojn, la ŝovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; ĉiujn ĝiajn vazojn li faris el kupro. 4 Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico, malsupre, ĝis la mezo. 5 Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj. 6 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro. 7 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti ĝin per ili; li faris ĝin interne malplena, el tabuloj.

8 Kaj li faris la lavujon el kupro kaj ĝian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektiĝis amase antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno.

9 Kaj li faris la korton: sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj, 10 kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 11 Kaj sur la norda flanko ankaŭ cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 12 Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 13 Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj. 14 Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj. 15 Kaj sur la dua latero, sur ambaŭ flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj. 16 Ĉiuj kurtenoj de la korto ĉirkaŭe estis el tordita bisino. 17 Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligaĵoj el arĝento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj ĉiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per arĝentaj ligaĵoj. 18 Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laboraĵo el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis ĝia longo, kaj kvin ulnoj ĝia larĝo, laŭ la mezuro de la kurtenoj de la korto. 19 Kaj al ĝi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el arĝento, iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 20 Kaj ĉiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto ĉirkaŭe estis el kupro.

21 Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laŭ la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron. 22 Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda, faris ĉion, kion ordonis la Eternulo al Moseo; 23 kaj kun li Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj sur bisino.

24 La tuta oro, kiu estis uzita por ĉiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laŭ la mezuro de la sankta siklo. 25 Kaj la arĝento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laŭ la sankta siklo: 26 po unu bek'o, tio estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj. 27 Cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo. 28 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligaĵoj inter ili. 29 Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj. 30 Kaj li faris el ĝi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la altaro, 31 kaj la bazojn de la korto ĉirkaŭe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj ĉiujn najlojn de la tabernaklo kaj ĉiujn najlojn de la korto ĉirkaŭe.