10
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. 2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. 3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin. 4 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon. 5 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj. 6 Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.
7 Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi estas la pordo de la ŝafoj. 8 Ĉiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas ŝtelistoj kaj rabistoj; sed la ŝafoj ne aŭskultis ilin. 9 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon. 10 La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. 11 Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj. 12 La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas; 13 li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj. 14 Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas 15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj. 16 Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. 17 Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu. 18 Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.
19 Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. 20 Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas? 21 Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?
22 Okazis la festo de inaŭguro en Jerusalem, kaj estis vintro; 23 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono. 24 La Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li: Ĝis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkaŝe. 25 Jesuo respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. 26 Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj. 27 Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu. 31 Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin. 32 Jesuo respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min? 33 La Judoj respondis: Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio. 34 Jesuo respondis: Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj? 35 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), 36 ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio? 37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. 38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro. 39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.
40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. 41 Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis vera. 42 Kaj tie multaj kredis al li.
11
Kaj estis unu malsanulo, nomata Lazaro, el Betania, la vilaĝo de Maria kaj ŝia fratino Marta. 2 Tiu Maria, kies frato Lazaro estis malsana, estis tiu sama, kiu ŝmiris la Sinjoron per ŝmiraĵo kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj. 3 La fratinoj do sendis al li, dirante: Sinjoro, jen tiu, kiun vi amas, estas malsana. 4 Sed Jesuo, aŭdinte tion, diris: Ĉi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per ĝi glorata. 5 Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron. 6 Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malasana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis. 7 Poste li diris al la disĉiploj: Ni iru returne en Judujon. 8 La disĉiploj diris al li: Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien? 9 Jesuo respondis: Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo. 10 Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo. 11 Tion li parolis, kaj poste li diris al ili: Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo. 12 La disĉiploj do diris: Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos. 13 Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo. 14 Tiam Jesuo diris al ili klare: Lazaro jam mortis. 15 Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li. 16 Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj: Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li.
17 Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita. 18 Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj; 19 kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. 20 Marta do, kiam ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraŭ sidis en la domo. 21 Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. 22 Sed eĉ nun mi scias, ke kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. 23 Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos. 24 Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos ĉe la releviĝo en la lasta tago. 25 Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, 26 kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? 27 Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon. 28 Kaj dirinte tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La Majstro ĉeestas, kaj vokas vin. 29 Kaj ŝi, aŭdinte tion, leviĝis rapide kaj iris al li. 30 (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.) 31 La Judoj do, kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras al la tombo, por plori tie. 32 Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. 33 Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis, 34 kaj diris: Kie vi lin kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu. 35 Jesuo larmis. 36 La Judoj do diris: Jen kiel li lin amis! 37 Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke ĉi tiu homo ne mortu? 38 Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono. 39 Jesuo diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn. 40 Jesuo diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? 41 Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis. 42 Kaj mi sciis, ke Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis. 43 Kaj dirinte tion, li kriis per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu. 44 Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj lasu lin iri.