Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili. 37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li; 38 por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis:
39 Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:
41 Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li. 42 Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; 43 ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.
44 Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis. 45 Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis. 46 Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo. 47 Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon. 48 Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago. 49 Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.
13
Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino. 2 Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin, 3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio, 4 leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis. 5 Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita. 6 Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li: Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn? 7 Jesuo respondis kaj diris al li: Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos. 8 Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. 9 Simon Petro diris al li: Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon. 10 Jesuo diris al li: Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj. 11 Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj.
12 Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili: Ĉu vi scias, kion mi faris al vi? 13 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas. 14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. 15 Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi. 16 Vere, vere, mi diras al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto. 17 Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras. 18 Ne pri vi ĉiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumiĝu la Skribo: Tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ min la piedon. 19 De nun mi parolas al vi pri tio, antaŭ ol ĝi okazos, por ke, kiam ĝi okazos, vi kredu, ke mi estas. 20 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante: Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos. 22 Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas. 23 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis. 24 Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas. 25 Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li: Sinjoro, kiu ĝi estas? 26 Jesuo respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon. 27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste. 28 Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion. 29 Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li: Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj. 30 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.
31 Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li; 32 kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin. 33 Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj: Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun diras. 34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian. 35 Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.
36 Simon Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis: Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos. 37 Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon. 38 Jesuo respondis al li: Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi: La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn.
14
Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. 2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. 3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. 4 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. 5 Tomaso diris al li: Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? 6 Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. 7 Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. 8 Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos. 9 Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron? 10 Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. 11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem. 12 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro. 13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros. 15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. 16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. 18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi. 19 Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos. 20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi. 21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. 22 Judas (ne la Iskariota) diris al li: Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo? 23 Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li. 24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.