Выбрать главу

22 Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, 23 lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis; 24 lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi. 25 Ĉar David diris pri li:

Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi, Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu; 26 Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango, Eĉ mia karno ripozas en espero; 27 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 28 Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.

29 Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago. 30 Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31 li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros. 32 Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj. 33 Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas. 34 Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris:

La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, 35 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

37 Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? 38 Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. 39 Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio. 40 Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el ĉi tiu perversa generacio. 41 Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. 42 Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.

43 Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj. 44 Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; 45 kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. 46 Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro, 47 laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.

3

Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de preĝado, la naŭa. 2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis ĉiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon; 3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon. 4 Kaj Petro, fikse rigardante lin, kun Johano, diris: Rigardu nin. 5 Kaj li atentis ilin, atendante ricevi ion de ili. 6 Kaj Petro diris: Nek arĝentaĵon nek oraĵon mi havas, sed kion mi havas, tion mi donas al vi. En la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, piediru. 7 Kaj li prenis lin per la dekstra mano kaj lin levis; kaj tuj liaj plandoj kaj liaj maleolostoj fortiĝis. 8 Kaj li suprensalte stariĝis, kaj piediris; kaj li eniris kun ili en la templon, piedirante kaj saltante, kaj laŭdante Dion. 9 Kaj la tuta popolo vidis lin piedirantan kaj laŭdantan Dion; 10 kaj ili rekonis lin, ke li estas tiu, kiu sidis por almozo apud la Bela Pordego de la templo, kaj ili pleniĝis de mirego kaj konfuziĝo pri tio, kio okazis al li.

11 Kaj dum li tenis Petron kaj Johanon, la tuta popolo kunkuris al ili en la portiko nomata Salomona, miregante. 12 Kaj Petro, vidante tion, respondis al la popolo: Izraelidoj, kial vi miras pri ĉi tio? kaj kial vi fikse rigardas nin, kvazaŭ per propra potenco aŭ pieco ni igis lin piediri? 13 La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaŭ la vizaĝo de Pilato, kiam ĉi tiu decidis liberigi lin. 14 Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi, 15 kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj. 16 Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis ĉi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li ĉi tiun plensanecon antaŭ vi ĉiuj. 17 Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj. 18 Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos. 19 Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj, por ke venu tempoj de refreŝiĝo de la vizaĝo de la Eternulo, 20 kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon, 21 kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo. 22 Ĉar Moseo diris: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio ajn, kion li al vi parolos. 23 Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo. 24 Kaj ĉiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antaŭanoncis ankaŭ tiujn tagojn. 25 Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. 26 Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante ĉiun el vi for de liaj pekoj.

4

Kaj dum ili parolis al la popolo, venis sur ilin la ĉefpastroj, la kapitano de la templo, kaj la Sadukeoj, 2 ĉagrenate, ke ili instruas la popolon kaj proklamas per Jesuo la releviĝon el la mortintoj. 3 Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon ĝis la sekvanta tago; ĉar estis jam vespero. 4 Tamen multaj el tiuj, kiuj aŭdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.

5 Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj 6 kaj Anas, la ĉefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj ĉiuj, kiuj estis de la ĉefpastra parencaro. 7 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis: Per kia potenco aŭ per kia nomo vi faris tion? 8 Tiam Petro, plenigite de la Sankta Spirito, diris al ili: Regantoj de la popolo kaj pliaĝuloj, 9 se ni hodiaŭ estas eldemandataj pri la bonfaro al la senfortulo, per kio li resaniĝis, 10 estu sciate al vi ĉiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, ĉi tiu staras sana antaŭ vi. 11 Tiu estas la ŝtono, kiun vi konstruantoj malŝatis, kaj kiu fariĝis ŝtono bazangula. 12 Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.