17 En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo. 18 Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis ĝiajn bazojn kaj kaj starigis ĝiajn tabulojn kaj aranĝis ĝiajn riglilojn kaj starigis ĝiajn kolonojn. 19 Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur ĝin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 20 Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre. 21 Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj ŝirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 22 Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno. 23 Kaj li aranĝis sur ĝi vicon da panoj antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 24 Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo. 25 Kaj li ekbruligis la lucernojn antaŭ la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 26 Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kurteno. 27 Kaj li bruligis sur ĝi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 28 Kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordo de la tabernaklo. 29 Kaj la altaron de bruloferoj li starigis ĉe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur ĝi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 30 Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enverŝis tien akvon por sin lavi. 31 Kaj lavis per ĝi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn; 32 kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo. 33 Kaj li aranĝis la korton ĉirkaŭe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon ĉe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.
34 Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 35 Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon. 36 Kaj kiam la nubo leviĝadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarŝadis, por fari ĉiujn siajn marŝojn. 37 Sed se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo. 38 Ĉar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super ĝi, antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj en ĉiuj iliaj marŝoj.
LEVIDOJ
1
La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la ŝafoj alportu vian oferon.
3 Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku ĝin, por favorigi al si la Eternulon. 4 Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon. 5 Kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango ĉirkaŭe la altaron, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 6 Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku ĝin en pecojn. 7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron. 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 9 Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu ĉion sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
10 Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la ŝafoj aŭ el la kaproj, brulofero, li alportu ĝin virseksan, sendifektan. 11 Kaj li buĉu ĝin sur la norda flanko de la altaro antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe. 12 Kaj oni dishaku ĝin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 13 Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro ĉion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
14 Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj. 15 Kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon kaj forbruligu ĝin sur la altaro kaj elfluigu ĝian sangon super la muro de la altaro. 16 Kaj ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon. 17 Kaj li disfendu ĝiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu ĝin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; ĝi estas brulofero, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
2
Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon. 2 Kaj li alportu ĝin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. 3 Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktaĵo ĝi estas el la fajroferoj de la Eternulo.
4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo. 5 Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, ĝi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta. 6 Dispecigu ĝin kaj verŝu sur ĝin oleon; ĝi estas farunofero. 7 Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, ĝi estu farita el delikata faruno kun oleo. 8 Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el ĝi, al la Eternulo, kaj prezentu ĝin al la pastro, kaj li alportu ĝin al la altaro. 9 Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos ĝin sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo. 10 Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; ĝi estas plejsanktaĵo el la fajroferoj de la Eternulo. 11 Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintaĵo; ĉar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo. 12 Kiel oferon de unuaaĵoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odoraĵo. 13 Kaj ĉiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun ĉiu via ofero alportu salon.