10
En Cezarea estis unu viro, nomata Kornelio, centestro de la kohorto nomata la Itala, 2 viro pia, kiu timis Dion kune kun sia tuta familio, kaj donis multajn almozojn al la popolo, kaj preĝis al Dio konstante. 3 Tiu vidis klare en vizio, ĉirkaŭ la naŭa horo de la tago, anĝelon de Dio, alvenantan al li, kaj dirantan al li: Kornelio. 4 Kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin kaj timante, diris: Kio estas, Sinjoro? Kaj li diris al li: Viaj preĝoj kaj viaj almozoj supreniris kiel memoraĵo antaŭ Dio. 5 Kaj nun sendu virojn al Jafo, kaj venigu Simonon, kiu estas alnomata Petro; 6 li gastas ĉe unu Simon, tanisto, kies domo estas apud la marbordo. 7 Kaj kiam foriris la anĝelo, kiu parolis al li, li alvokis du el siaj domservantoj, kaj pian soldaton el tiuj, kiuj ĉiam deĵoris apud li; 8 kaj klariginte ĉion al ili, li sendis ilin al Jafo.
9 Kaj en la sekvanta tago, kiam ili vojaĝis kaj alproksimiĝis al la urbo, Petro supreniris sur la tegmenton, por preĝi, ĉirkaŭ la sesa horo; 10 kaj li fariĝis malsata, kaj deziris manĝi; sed dum oni pretigis, falis sur lin ekstazo; 11 kaj li vidis la ĉielon malfermitan, kaj ian ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan per la kvar anguloj sur la teron; 12 kaj en ĝi troviĝis ĉiaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj de la tero kaj birdoj de la ĉielo. 13 Kaj venis voĉo al li: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 14 Sed Petro diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar mi neniam manĝis ion profanan aŭ malpuran. 15 Kaj voĉo venis al li denove duan fojon: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 16 Kaj tio estis farita trifoje; kaj la ujo estis tuj prenita for en la ĉielon.
17 Kaj dum Petro spirite embarasiĝis, kia povas esti la vizio, kiun li vidis, jen la viroj senditaj de Kornelio, eldemandinte pri la domo de Simon, staris antaŭ la pordo, 18 kaj vokis kaj demandis, ĉu Simon, kiu estas alnomata Petro, tie gastas. 19 Kaj dum Petro pripensis pri la vizio, la Spirito diris al li: Jen tri viroj vin serĉas. 20 Sed leviĝu, kaj malsupreniru, kaj vojaĝu kun ili, tute ne hezitante; ĉar mi ilin sendis. 21 Kaj Petro malsupreniris al la viroj, kaj diris: Jen mi estas tiu, kiun vi serĉas; kia estas la kaŭzo, pro kiu vi venis? 22 Kaj ili diris: Kornelio, centestro, viro justa kaj timanta Dion, kaj bone atestata de la tuta nacio de la Judoj, estas avertita de sankta anĝelo, ke li venigu vin al sia domo kaj aŭdu parolojn de vi. 23 Tial li envokis kaj gastigis ilin.
Kaj en la sekvanta tago li leviĝis, kaj foriris kun ili, kaj iuj fratoj el Jafo lin akompanis. 24 Kaj la morgaŭan tagon ili eniris en Cezarean. Kaj Kornelio atendis ilin, kunvokinte siajn parencojn kaj intimajn amikojn. 25 Kaj kiam Petro estis eniranta, Kornelio lin renkontis, kaj, falinte antaŭ liaj piedoj, adorkliniĝis al li. 26 Sed Petro lin levis, dirante: Stariĝu; mi mem ankaŭ estas homo. 27 Kaj interparolante kun li, li eniris, kaj trovis multajn kunvenintajn; 28 kaj li diris al ili: Vi mem scias, kiel kontraŭleĝe estas por Judo kamaradiĝi aŭ aliri al alinaciano; sed Dio min admonis, ke mi ne nomu ian homon profana aŭ malpura; 29 tial, kiam mi estis vokita, mi alvenis sen kontraŭdiro. Mi do demandas, por kio vi min venigis? 30 Kaj Kornelio diris: Antaŭ kvar tagoj ĝis ĉi tiu horo, mi preĝis la naŭahoran preĝon en mia domo; kaj jen antaŭ mi staris viro hele vestita, 31 kaj diris: Kornelio, via preĝo estas aŭdita, kaj viaj almozoj estas memoritaj antaŭ Dio. 32 Sendu do al Jafo, kaj invitu al vi Simonon, kiu estas alnomata Petro; li gastas en la domo de Simon, tanisto, apud la marbordo. 33 Tial mi tuj sendis al vi; kaj vi bone faris, ke vi venis. Nun do ni ĉiuj alestas ĉi tie antaŭ Dio, por aŭdi ĉion, kio estas ordonita al vi de la Sinjoro. 34 Kaj Petro malfermis sian buŝon, kaj diris:
Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn; 35 sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li. 36 Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la evangelion de paco per Jesuo Kristo (li estas Sinjoro de ĉiuj); 37 vi konas tiun diron, kiu estas disvastigita tra la tuta Judujo, komencante de Galileo, post la bapto, kiun predikis Johano ― 38 Jesuon, la Nazaretanon, kiun Dio sanktoleis per la Sankta Spirito kaj potenco; li ĉirkaŭiris, bonfarante kaj sanigante ĉiujn premegatajn de la diablo, ĉar Dio estis kun li. 39 Kaj ni estas atestantoj pri ĉio, kion li faris en la lando de la Judoj kaj en Jerusalem; lin oni mortigis, pendigante lin sur lignaĵo. 40 Lin Dio levis en la tria tago, kaj donis, ke li estu videbla, 41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antaŭe de Dio, al ni, kiuj manĝis kaj trinkis kun li post lia releviĝo el la mortintoj. 42 Kaj li ordonis al ni prediki al la popolo, kaj atesti, ke li estas la difinito de Dio, por esti la juĝisto de la vivantoj kaj de la mortintoj. 43 Pri li ĉiuj profetoj atestas, ke per lia nomo ĉiu kredanta al li ricevos pardonadon de pekoj.
44 Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron. 45 Kaj ĉiuj el la cirkumcido kredantoj, kiuj venis kun Petro, miregis pri tio, ke ankaŭ sur la nacianojn estis surverŝata la donaco de la Sankta Spirito. 46 Ĉar ili aŭdis ilin paroli per lingvoj kaj glori Dion. Tiam respondis Petro: 47 Ĉu iu povas malpermesi la akvon, ke ne baptiĝu ĉi tiuj, kiuj ricevis la Sanktan Spiriton tiel same, kiel ni? 48 Kaj li ordonis, ke ili baptiĝu en la nomo de Jesuo Kristo. Tiam ili petis, ke li restu ankoraŭ kelkajn tagojn.
11
Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio. 2 Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3 dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili. 4 Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5 Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi; 6 kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo. 7 Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 8 Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon. 9 Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10 Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon. 11 Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12 Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13 kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14 kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos. 15 Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16 Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito. 17 Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio? 18 Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.