Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, aŭskultu. 17 La Dio de ĉi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la loĝado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie. 18 Kaj en la daŭro de ĉirkaŭ kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto. 19 Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por ĉirkaŭ kvarcent kvindek jaroj; 20 kaj post tio Li donis juĝistojn ĝis la profeto Samuel. 21 Kaj poste ili petis reĝon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kiŝ, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj. 22 Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel reĝon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jiŝaj, viron laŭ Mia koro; li plenumos Mian tutan volon. 23 El lia idaro Dio laŭ promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon, 24 kiam Johano jam predikis antaŭ lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael. 25 Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris: Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj. 26 Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de ĉi tiu savo. 27 Ĉar la loĝantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la voĉojn de la profetoj ĉiusabate legatajn. 28 Kaj trovinte en li nenian kaŭzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. 29 Kaj plenuminte ĉion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignaĵo kaj metis lin en tombon. 30 Sed Dio levis lin el la mortintoj; 31 kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj ĉe la popolo. 32 Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33 ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaŭ estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaŭ Mi vin naskis. 34 Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene: Mi donos al vi la fidindajn favorkoraĵojn de David. 35 Ĉar li ankaŭ diris en alia psalmo: Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36 Ĉar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektiĝis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37 sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron. 38 Estu do sciate al vi, fratoj, ke per ĉi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39 kaj ĉiu kredanto al li estas pravigita pri ĉio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la leĝo de Moseo. 40 Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:
42 Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke ĉi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. 43 Kaj kiam la sinagogo disiĝis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Paŭlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urĝe admonis ilin persisti en la graco de Dio.
44 En la sekvanta sabato preskaŭ la tuta urbo kolektiĝis, por aŭdi la vorton de Dio. 45 Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, pleniĝis de ĵaluzo, kaj kontraŭdiris la dirojn de Paŭlo, kaj blasfemis. 46 Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. 47 Ĉar tiel ordonis al ni la Sinjoro:
48 Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. 49 Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono. 50 Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la ĉefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraŭ Paŭlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51 Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraŭ ili, kaj iris al Ikonio. 52 Kaj la disĉiploj pleniĝis de ĝojo kaj de la Sankta Spirito.
14
Kaj en Ikonio ili ambaŭ eniris en la sinagogon de la Judoj, kaj tiel parolis, ke granda amaso da Judoj kaj Grekoj kredis. 2 Sed la nekredantaj Judoj ekscitis kaj malbonigis la animojn de la nacianoj kontraŭ la fratoj. 3 Tial ili restis longan tempon tie, sentime parolante en la Sinjoro, kiu atestadis pri la vorto de Sia graco, lasante, ke signoj kaj mirakloj fariĝu per iliaj manoj. 4 Sed la loĝantaro de la urbo dividiĝis; unuj estis kun la Judoj, kaj aliaj kun la apostoloj. 5 Kaj kiam fariĝis atenco de la nacianoj kaj ankaŭ de la Judoj kun iliaj regantoj, por ataki kaj ŝtonmortigi ilin, 6 sciiĝinte pri ĝi, ili forsavis sin en la urbojn de Likaonio ― Listran kaj Derben kaj la ĉirkaŭaĵon; 7 kaj tie ili proklamis la evangelion.
8 Kaj en Listra sidadis unu viro senforta en la piedoj, kiu estis lama de la patrina ventro, kaj neniam piediris. 9 Li aŭdis Paŭlon paroli; kaj ĉi tiu, fikse rigardante lin, kaj vidante, ke ili havas fidon por esti sanigita, 10 diris per laŭta voĉo: Stariĝu rekte sur viaj piedoj. Kaj li salte leviĝis kaj piediris. 11 Kaj la homamaso, vidinte tion, kion Paŭlo faris, levis sian voĉon, kaj diris en la Likaonia lingvo: La dioj en homa formo malsupreniris al ni. 12 Kaj Barnabason ili nomis Zeŭs, kaj Paŭlon Hermes, ĉar ĉi tiu estis la ĉefa parolanto. 13 Kaj la pastro de la Zeŭs, kiu estis antaŭ la urbo, alkondukis bovojn kaj girlandojn al la pordegoj, kaj volis oferi kun la homamasoj. 14 Sed la apostoloj Paŭlo kaj Barnabas, aŭdinte, disŝiris siajn vestojn, kaj antaŭensaltis en la amason, kriante, 15 kaj dirante: Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaŭ estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de ĉi tiuj vantaĵoj al la vivanta Dio, kiu faris la ĉielon kaj la teron kaj la maron kaj ĉion en ili; 16 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke ĉiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn. 17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, ĉar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la ĉielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutraĵo kaj feliĉo. 18 Kaj tiel dirante, ili apenaŭ retenis la amasojn de oferado al ili.
19 Sed alvenis Judoj el Antioĥia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili priĵetis Paŭlon per ŝtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis. 20 Sed kiam la disĉiploj staris ĉirkaŭ li, li leviĝis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe. 21 Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn disĉiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antioĥia, 22 firmigante la animojn de la disĉiploj, kaj admonante, ke ili restu en la fido, kaj ke tra multaj suferoj ni devas eniri en la regnon de Dio. 23 Kaj elektinte presbiterojn por ili en ĉiu eklezio, kaj preĝinte kun fastado, ili rekomendis ilin al la Sinjoro, al kiu ili ekkredis. 24 Kaj trairinte Pisidion, ili venis en Pamfilion. 25 Kaj parolinte la vorton en Perga, ili malsupreniris al Atalia; 26 kaj de tie ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis. 27 Kaj kiam ili alvenis, ili kunvenigis la eklezion, kaj rakontis ĉion, kion Dio per ili faris, kaj ke Li malfermis al la nacianoj pordon de fido. 28 Kaj ili restis kelkan tempon kun la disĉiploj.