10
Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado. 2 Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio. 3 Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio. 4 Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas. 5 Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi. 6 Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston), 7 nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj). 8 Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas; 9 ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos; 10 ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo. 11 Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita. 12 Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas; 13 ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos. 14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto? 15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
16 Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? 17 La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo. 18 Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe:
19 Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris:
20 Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris:
21 Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.
11
Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen. 2 Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe Dio kontraŭ Izraeclass="underline" 3 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian animon. 4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal. 5 Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco. 6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco. 7 Kion do? Kion Izrael serĉadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis ĝin, kaj la restaĵo estis obstinigita; 8 kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago. 9 Kaj David diris:
11 Mi do diras: Ĉu ili falpuŝiĝis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por ĵaluzigi ilin. 12 Se do ilia eraro riĉigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?
13 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon; 14 se nur mi iel povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili. 15 Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj? 16 Kaj se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj. 17 Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo, 18 ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin. 19 Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita. 20 Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu; 21 ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos. 22 Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos. 23 Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin. 24 Ĉar se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj, kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran olivarbon?
25 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos; 26 kaj tiamaniere la tuta Izrael saviĝos, kiel estas skribite:
28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29 Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj. 30 Ĉar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo, 31 tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton. 32 Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn.
33 Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! 34 Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia konsilanto? 35 aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li? 36 Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.
12
Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo. 2 Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
3 Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu. 4 Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion, 5 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. 6 Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido; 7 aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado; 8 aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo. 9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona. 10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; 11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; 12 en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; 13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon. 14 Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. 15 Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj. 16 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj. 17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj. 18 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj. 19 Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20 Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21 Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.