Выбрать главу

18 Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio. 19 Ĉar estas skribite:

Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj,

Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.

20 Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo? 21 Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. 22 Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon; 23 sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon; 24 sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio. 25 Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.

26 Ĉar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj saĝuloj laŭ la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj; 27 sed Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; 28 kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn; 29 por ke neniu karno fieru antaŭ Dio. 30 Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto; 31 por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

2

Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio. 2 Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. 3 Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. 4 Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, 5 por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.

6 Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; 7 sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; 8 kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro; 9 sed kiel estas skribite:

Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

10 Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio. 11 Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. 12 Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. 13 Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj. 14 Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite. 15 Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu. 16 Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

3

Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. 2 Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj eĉ nun vi ne kapablas; 3 ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj? 4 Ĉar kiam unu diras: Mi estas de Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj? 5 Kio do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8 Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro. 9 Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.

10 Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas. 11 Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12 Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon, 13 ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas. 14 Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15 Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro.

16 Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio? 17 Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. 19 Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; 20 kaj ankaŭ: La Eternulo scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj. 21 Tial neniu fanfaronu pri homoj. Ĉar ĉio apartenas al vi, 22 ĉu Paŭlo, aŭ Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi, 23 kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.

4

Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. 2 Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. 3 Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem. 4 Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro. 5 Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.