6 Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitaĵojn; por ke neniu el vi bloveŝvelu por unu kontraŭ la alia. 7 Ĉar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi ĝin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaŭ vi ĝin ne ricevus? 8 Jam vi estas plenigitaj, jam vi riĉiĝis, vi reĝis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive reĝu, por ke ni ankaŭ reĝu kun vi. 9 Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj. 10 Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj. 11 Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; 12 kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas; 13 kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.
14 Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin. 15 Ĉar kvankam vi eĉ havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; ĉar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio. 16 Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi. 17 Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, ĝuste kiel mi instruas ĉie en ĉiu eklezio. 18 Kelkaj bloveŝvelas, kvazaŭ mi ne venus al vi. 19 Sed mi venos al vi baldaŭ, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la bloveŝvelintoj, sed la potencon. 20 Ĉar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco. 21 Kion vi volas? ĉu kun vergo mi venu al vi, aŭ en amo kaj en spirito de humileco?
5
Efektive oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, kaj tia malĉasteco, kia ne ekzistas eĉ inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro. 2 Kaj vi bloveŝvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, foriĝu el inter vi. 3 Ĉar mi vere, korpe forestante, sed spirite ĉeestante, jam juĝis, kvazaŭ ĉeestante, tiun, kiu tiel faris tion, 4 en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo, 5 transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito saviĝu en la tago de la Sinjoro Jesuo. 6 Ne bona estas via fanfaronado. Ĉu vi ne scias, ke malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason? 7 Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita, nome Kristo; 8 tial ni festu, ne per malnova fermentaĵo, nek per fermentaĵo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.
9 En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malĉastuloj; 10 ne tute kun la malĉastuloj de ĉi tiu mondo, aŭ kun la aviduloj kaj rabemuloj, aŭ kun idolanoj; ĉar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo; 11 sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo, aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu. 12 Ĉar kiel koncernas min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn, 13 dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.
6
Ĉu iu el vi, havante aferon kontraŭ sia proksimulo, kuraĝas procesi antaŭ la malpiuloj, kaj ne antaŭ la sanktuloj? 2 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la sanktuloj juĝos la mondon? kaj se la mondon vi juĝos, ĉu vi ne estas indaj juĝi la plej malgrandajn aferojn? 3 Ĉu vi ne scias, ke ni juĝos anĝelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo? 4 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, ĉu vi faras juĝantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio? 5 Mi diras tion, por vin hontigi. Ĉu efektive ne ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj, 6 sed frato procesas kontraŭ frato, kaj eĉ antaŭ nekredantoj? 7 Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon? 8 Tamen eĉ vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj eĉ kontraŭ la fratoj. 9 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj, 10 nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.
12 Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi. 13 Manĝaĵoj por la ventro, kaj la ventro por manĝaĵoj; sed Dio neniigos kune ĝin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malĉasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo; 14 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaŭ nin per Sia potenco. 15 Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino? Nepre ne! 16 Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu kuniĝas kun malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? ĉar: Ili, Li diris, estos unu karno. 17 Sed tiu, kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito. 18 Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia propra korpo. 19 Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20 ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.
7
Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon. 2 Sed pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon. 3 La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo. 4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. 5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado. 6 Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon. 7 Sed mi volus, ke ĉiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen ĉiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.
8 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj: Estas bone por ili resti kiel mi. 9 Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi. 10 Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro): Ke edzino ne foriĝu de sia edzo 11 (tamen, se ŝi foriĝas, ŝi restu senedza, aŭ denove konsentiĝu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon. 12 Sed al la ceteraj diras mi, ne la Sinjoro: Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj ŝi konsentas loĝadi kun li, li ne forigu ŝin. 13 Kaj se virino havas nekredantan edzon, kaj li konsentas loĝadi kun ŝi, ŝi ne forlasu sian edzon. 14 Ĉar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj. 15 Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru: la frato aŭ la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco. 16 Ĉar kiel vi scias, ho edzino, ĉu vi savos vian edzon? aŭ kiel vi scias, ho edzo, ĉu vi savos vian edzinon? 17 Sed kiel la Sinjoro disdonis al ĉiu, kiel Dio ĉiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en ĉiuj eklezioj. 18 Ĉu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne fariĝu necirkumcidita. Ĉu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidiĝu. 19 Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio. 20 Ĉiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita. 21 Ĉu vi estas vokita, estante sklavo? ne ĉagreniĝu pro tio; sed se vi povas liberiĝi, tion uzu prefere. 22 Ĉar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo. 23 Vi estas aĉetitaj per prezo; ne fariĝu sklavoj de homoj. 24 Fratoj, ĉiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.