Выбрать главу

25 Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela. 26 Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti. 27 Ĉu vi estas ligita kun edzino? ne serĉu malligon. Ĉu vi estas malligita je edzino? ne serĉu edzinon. 28 Sed se vi edziĝas, vi ne pekas; kaj se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin. 29 Sed la jenon mi diras, fratoj: La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaŭ ili ne havus; 30 kaj la plorantoj, kvazaŭ ne plorantaj; kaj la ĝojantoj, kvazaŭ ne ĝojantaj; kaj la aĉetantoj, kvazaŭ ne posedantaj; 31 kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin; ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas. 32 Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needziĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro; 33 sed la edziĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos plaĉi al sia edzino. 34 Kaj estas diferenco ankaŭ inter edzino kaj virgulino. La needziniĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edziniĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere ŝi povos plaĉi al sia edzo. 35 Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por ĵeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite. 36 Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraŭ sia virgulino, se ŝi preteriras sian aĝfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedziĝu. 37 Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone. 38 Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edziniĝi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas ŝin edziniĝi, faros pli bone. 39 Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas ŝia edzo; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera edziniĝi kun iu, kun kiu ŝi volas; nur en la Sinjoro. 40 Sed laŭ mia opinio ŝi estas pli feliĉa, se ŝi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaŭ havas la Spiriton de Dio.

8

Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas. 2 Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii; 3 sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li. 4 Rilate do la manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu. 5 Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li. 7 Tamen ne ĉe ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpuriĝas. 8 Sed manĝaĵo ne rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas, nek profiton, se ni manĝas. 9 Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj. 10 Ĉar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi idoloferitaĵojn? 11 Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis. 12 Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraŭ Kristo. 13 Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

9

Ĉu mi ne estas libera? ĉu mi ne estas apostolo? ĉu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? ĉu vi ne estas mia laboraĵo en la Sinjoro? 2 Se ĉe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaŭ mi estas ĉe vi; ĉar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro. 3 Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena: 4 Ĉu ni ne rajtas manĝi kaj trinki? 5 Ĉu ni ne rajtas ĉirkaŭkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaŭ la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas? 6 Aŭ mi sola kaj Barnabas, ĉu ni ne rajtas ĉesi labori? 7 Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinberĝardenon, kaj ne manĝas ĝian frukton? aŭ kiu paŝtas ŝafaron, kaj ne manĝas el la lakto de la ŝafaro? 8 Ĉu mi parolas tion kiel homo? ĉu ne diras la leĝo tion saman? 9 Ĉar estas skribite en la leĝo de Moseo: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Ĉu pri la bovoj Dio zorgas? 10 aŭ ĉu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni ĝi estas skribita; ĉar pluganto devas plugi kun espero, kaj draŝanto devas draŝi kun espero al partopreno. 11 Se ni semis al vi spiritajn aferojn, ĉu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn? 12 Se aliaj partoprenas ĉi tiun rajton super vi, ĉu ne ni ankoraŭ pli multe? Tamen ni ne uzis ĉi tiun rajton; sed ni eltenas ĉion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo. 13 Ĉu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, manĝas el la templaj manĝaĵoj, kaj tiuj, kiuj deĵoras ĉe la altaro, partoprenas kune kun la altaro? 14 Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio. 15 Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas ĉi tion, ne por ke tio estu farita ĉe mi; ĉar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fieraĵon. 16 Ĉar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; ĉar neceseco kuŝas sur mi; ĉar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! 17 Ĉar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. 18 Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio. 19 Ĉar estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn, por ke mi gajnu des pli multajn. 20 Kaj al la Judoj mi fariĝis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la leĝo, kiel sub la leĝo, ne estante mem sub la leĝo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la leĝo; 21 al tiuj, kiuj estas sen leĝo, kiel sen leĝo, ne estante sen leĝo rilate Dion, sed sub leĝo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen leĝo. 22 Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. 23 Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu. 24 Ĉu vi ne scias, ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu. 25 Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan. 26 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron; 27 sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.