Выбрать главу

12

Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2 Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3 Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

4 Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5 Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6 Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. 7 Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8 Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; 9 al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10 kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11 sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.

12 Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. 13 Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14 Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15 Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo ― ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 16 Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo ― ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 17 Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado? 18 Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis. 19 Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20 Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21 Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas. 22 Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23 kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24 sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25 por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26 Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. 27 Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. 28 Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. 29 Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? 30 ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas? 31 Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.

13

Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. 2 Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. 3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. 4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, 6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; 7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. 8 Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. 9 Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; 10 sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. 11 Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. 12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. 13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

14

Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu. 2 Ĉar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; ĉar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn. 3 Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon. 4 Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion. 5 Mi volas, ke vi ĉiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaŭ interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon. 6 Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aŭ en formo de malkaŝado, aŭ de sciado, aŭ de profetado, aŭ de instruado? 7 Eĉ la senvivaĵoj, kiuj produktas sonon, ĉu fluto, ĉu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aŭ harpata? 8 Ĉar se la trumpeto donos necertan voĉon, kiu pretiĝos por batalo? 9 Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus. 10 Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. 11 Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. 12 Tiel same ankaŭ vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio. 13 Tial kiu parolas per lingvo, tiu preĝu, ke li interpretu. 14 Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. 15 Kio do estas? Mi preĝos spirite, kaj mi preĝos ankaŭ intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaŭ intelekte. 16 Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras. 17 Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. 18 Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi ĉiuj; 19 tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaŭ aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.