3
Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj, 2 se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, 3 ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis, 4 per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, 5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, 6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, 7 al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco. 8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo; 9 kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion; 10 por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio, 11 laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; 12 en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li. 13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
14 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro, 15 el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata, 16 por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito; 17 por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, 18 kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.
20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni, 21 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.
4
Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2 kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6 unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj. 7 Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo. 8 Tial li diras:
9 (Ĉi tio do: Li supreniris ― kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero? 10 La malsuprenirinto ― tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.) 11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13 ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; 14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; 15 sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, 16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.
17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, 18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro; 19 kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la praktikado de ĉia malpureco kun avideco. 20 Sed vi ne tiel lernis Kriston; 21 se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, 23 kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.
25 Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia. 26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; 27 ankaŭ ne donu lokon al la diablo. 28 Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto. 29 El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj. 30 Kaj ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto. 31 Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico; 32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.
5
Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj; 2 kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio por agrabla odoraĵo. 3 Sed malĉasteco kaj ĉia malpureco kaj avideco ne eĉ estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj; 4 nek ia hontindaĵo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo. 5 Ĉar vi ja scias, ke ĉiu malĉastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio. 6 Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio. 7 Ne estu do partoprenantoj kun ili; 8 ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo 9 (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero), 10 provante, kio bone plaĉas al la Sinjoro; 11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin; 12 ĉar estas hontinde eĉ paroli pri tio, kion ili faras sekrete. 13 Sed ĉio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, ĉar ĉio elmontrata estas lumo. 14 Tial estas dirite: Vekiĝu, dormanto, kaj releviĝu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.