4 Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. 5 Via mildeco estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima. 6 Pri nenio trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciiĝu al Dio. 7 Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.
8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu. 9 Kion vi lernis kaj ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.
10 Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo. 11 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. 12 Mi scias humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. 13 Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. 14 Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. 15 Kaj vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; 16 ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono. 17 Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultiĝos por via profito. 18 Sed mi havas ĉion, kaj estas en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al Dio. 19 Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en gloro en Kristo Jesuo. 20 Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
21 Salutu ĉiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas. 22 Ĉiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.
23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.
LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA KOLOSEANOJ
1
Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato, 2 al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose: Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.
3 Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por vi, 4 aŭdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al ĉiuj sanktuloj, 5 pro la espero konservita por vi en la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero de la evangelio, 6 kiu venis ĝis vi, kiel ankaŭ en la tuta mondo ĝi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaŭ en vi de post tiu tago, en kiu vi aŭdis kaj eksciis la gracon de Dio laŭ la vero; 7 kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni, 8 kaj kiu ankaŭ sciigis nin pri via amo en la Spirito.
9 Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento, 10 por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al ĉia plaĉado, en ĉia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio; 11 fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo; 12 dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo, 13 kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo; 14 en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj; 15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; 16 ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas. 18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio. 19 Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; 20 kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. 21 Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis 22 en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li; 23 se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj kies diakono mi, Paŭlo, fariĝis.
24 Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio; 25 kies diakono mi fariĝis laŭ la aranĝo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio, 26 la misteron, kiu estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj, 27 al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la riĉeco de la gloro de ĉi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro; 28 kaj kiun ni anoncas, admonante ĉiun homon kaj instruante ĉiun homon en ĉia saĝo, por ke ni starigu ĉiun homon perfekta en Kristo Jesuo; 29 por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu energias en mi kun potenco.
2
Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro ĉiuj, kiuj ne vidis mian vizaĝon en la karno; 2 por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston, 3 en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio. 4 Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco. 5 Ĉar kvankam mi laŭ karno forestas, tamen laŭ spirito mi estas kun vi, ĝojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.
6 Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, 7 enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.
8 Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo; 9 ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco, 10 kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato; 11 en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo; 12 enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. 13 Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn; 14 elviŝinte la dekreton kontraŭ ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco; 15 kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.