LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL TITO
1
Paŭlo, servisto de Dio kaj apostolo de Jesuo Kristo, laŭ la fido de la elektitoj de Dio, kaj laŭ la scio de la vero, kiu estas laŭ pieco, 2 kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj, 3 sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto; 4 al Tito, mia vera filo laŭ komuna fido: Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.
5 Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi aranĝu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en ĉiu urbo, kiel mi ordonis al vi; 6 se iu troviĝas neriproĉebla, edzo de unu edzino, kies infanoj estas kredantoj, kaj ne estas akuzitaj pri diboĉo, nek ribelemaj. 7 Ĉar episkopo devas esti sen riproĉo, kiel administranto de Dio; ne obstina, ne kolerema, ne drinkema, ne malpacema, ne avidanta malhonoran gajnon; 8 sed gastama, bonamanta, sobra, justa, sankta, sinreganta, 9 tenanta la fidelan vorton, kiu estas laŭ la instruado, por ke li povu admoni pri la sana doktrino kaj ankaŭ refuti la kontraŭdirantojn.
10 Ĉar ekzistas multaj homoj ribelemaj, vantaj parolantoj kaj trompistoj, precipe tiuj el la cirkumcido, 11 kies buŝoj devas esti fermitaj; homoj, kiuj renversas tutajn domojn, instruantaj nekonvenaĵojn por malhonora gajno. 12 Unu el ili, profeto samnacia, diris: La Kretanoj ĉiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj manĝeguloj. 13 Tiu atesto estas vera. Tial akre riproĉu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido, 14 ne atentante Judajn fabelojn, kaj ordonojn de tiuj homoj, kiuj deturnas sin de la vero. 15 Ĉe la puraj, ĉio estas pura; sed ĉe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj. 16 Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por ĉiu bona faro senvaloraj.
2
Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: 2 ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco; 3 ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; 4 por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, 5 esti prudentaj, ĉastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita; 6 konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; 7 pri ĉio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon, 8 paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni. 9 Admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj al siaj propraj sinjoroj kaj plaĉantaj al ili en ĉio; ne kontraŭdiremaj, 10 ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en ĉio la doktrinon de Dio, nia Savanto. 11 Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, 12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, 13 atendantaj la feliĉan esperon kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, 14 kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.
15 Tion parolu, kaj konsilu kaj riproĉu kun ĉia aŭtoritato. Neniu vin malestimu.
3
Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro, 2 ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj. 3 Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo. 8 Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj; 9 sed evitu malsaĝajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili montriĝas senutilaj kaj vanaj. 10 Se iu estas herezulo ankoraŭ post unua admono kaj dua, evitu tiun, 11 sciante, ke tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.
12 Kiam mi sendos al vi Artemason aŭ Tiĥikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; ĉar mi decidis travintri tie. 13 Antaŭen irigu Zenason, la leĝiston, kaj Apoloson sur ilia vojaĝo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili. 14 Kaj niaj amikoj ankaŭ lernu daŭrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.
15 Ĉiuj, kiuj estas ĉe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido.
Graco estu kun vi ĉiuj.
LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL FILEMON
1
Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto, 2 kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo: 3 Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
4 Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj, 5 aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj; 6 por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo. 7 Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia.
8 Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena, 9 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo; 10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo, 11 kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi; 12 mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron; 13 lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio; 14 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola. 15 Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam; 16 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro. 17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem. 18 Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton; 19 mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem. 20 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo. 21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras. 22 Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi.