Выбрать главу

11 Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron? 12 Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo. 13 Ĉar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis ĉe la altaro. 14 Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon. 15 Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia, 16 kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla; 17 ĉar li havas la ateston:

Vi estas pastro por ĉiam Laŭ la maniero de Melkicedek.

18 Ĉar okazas vere nuligado de antaŭiranta ordono, pro ĝia malforteco kaj senutileco 19 (ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimiĝas al Dio. 20 Kaj pro tio, ke ne mankas ĵurado 21 (ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li:

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por ĉiam);

22 Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo. 23 Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri; 24 sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla. 25 Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili.

26 Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo; 27 li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem. 28 Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.

8

Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo, 2 servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro. 3 Ĉar ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi. 4 Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laŭ la leĝo; 5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto. 6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita. 7 Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua. 8 Ĉar riproĉante ilin, Li diris:

Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, Ĉar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo. 10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo. 11 Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon, Kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; Ĉar ĉiuj Min konos, De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj; 12 Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

13 Dirante: Novan interligon ― Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.

9

Sed eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj sanktejon mondan. 2 Ĉar tabernaklo estis pretigita: la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi estas nomata la Sanktejo; 3 kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo, 4 havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo, 5 kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli. 6 Kiam do ĉi tio estis tiel aranĝita, en la unuan tabernaklon eniras ĉiam la pastroj, farante la Diservojn; 7 sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la ĉefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo; 8 per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraŭ ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraŭ staras; 9 kio estas parabolo por la nuna tempo; laŭ kio estas oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laŭ la konscienco perfektigi la adoranton, 10 nur altrudate (kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) ĝis tempo de reformo.

11 Sed Kristo, aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el ĉi tiu kreo, 12 nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton. 13 Ĉar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, ŝprucigite sur malpurulojn, sanktigas ĝis la purigado de la karno: 14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio? 15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo. 16 Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto. 17 Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto. 18 Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango dediĉiĝis. 19 Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon, 20 dirante: Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi. 21 Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj ĉiujn vazojn de la Diservo. 22 Kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango; kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo.