Выбрать главу

23 Necese do estis, ke la ekzemploj de la enĉielaj aferoj estu purigitaj per ĉi tiuj, sed la enĉielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol ĉi tiuj. 24 Ĉar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la ĉielon mem, por aperi antaŭ la vizaĝo de Dio por ni; 25 nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la ĉefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra; 26 alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem. 27 Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo; 28 tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.

10

Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn. 2 Ĉar alie ĉu ili ne ĉesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj. 3 Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj. 4 Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn. 5 Tial, venante en la mondon, li diris:

Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi; 6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis. 7 Tiam mi diris: Jen mi venis (En la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!

8 Antaŭe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo), 9 tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan. 10 Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam. 11 Kaj ĉiu pastro staradas ĉiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn; 12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio; 13 de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj. 14 Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn. 15 Kaj la Sankta Spirito ankaŭ atestas al ni; ĉar, dirinte:

16 Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos;

li ankaŭ diras:

17 Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

18 Sed kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.

19 Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, 20 per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, 21 kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, 22 ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; 23 ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela; 24 kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj; 25 ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.

26 Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj, 27 sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn. 28 Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj; 29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco? 30 Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon. 31 Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.

32 Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj; 33 unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis. 34 Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon. 35 Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan. 36 Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

37 Ĉar ankoraŭ iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos. 38 Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li.

39 Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.

11

Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj. 2 Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston. 3 Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj. 4 Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas. 5 Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio; 6 kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas. 7 Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido. 8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras. 9 Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso; 10 ĉar li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio. 11 Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la Promesinton fidela; 12 sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.