Выбрать главу

13 Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14 Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas. 15 Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. 16 Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.

17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton; 18 nome tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron; 19 pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis. 20 Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj. 21 Per la fido Jakob, mortante, benis ĉiun el la filoj de Jozef, kaj adorkliniĝis sur la supro de sia bastono. 22 Per la fido Jozef, ĉe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis. 23 Per la fido Moseo, naskiĝinte, estis kaŝata tri monatojn de la gepatroj, ĉar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la reĝo. 24 Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, 25 plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko, 26 taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco. 27 Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla. 28 Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tuŝu ilin. 29 Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis. 30 Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn. 31 Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco. 32 Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj; 33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj, 34 estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. 35 Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon; 36 kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo; 37 ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate 38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero. 39 Kaj ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson, 40 ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.

12

Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan, 2 direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio. 3 Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj. 4 Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango, batalante kontraŭ peko; 5 kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj:

Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li; 6 Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas.

7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas? 8 Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj. 9 Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu? 10 Ĉar ili ja dum kelke da tagoj laŭ sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco. 11 Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per ĝi estas ekzercitaj. 12 Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn; 13 kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturniĝu, sed prefere resaniĝu.

14 Serĉu pacon kun ĉiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron; 15 rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolĉeco, altkreskante, vin ĝenu, kaj por ke per tio multaj ne malpuriĝu; 16 por ke ne estu iu malĉastulo aŭ malpiulo, kiel Esav, kiu por unu manĝo vendis sian unuenaskitecon. 17 Ĉar vi scias, ke eĉ kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; ĉar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li ĝin serĉis.

18 Ĉar vi ne alvenis al monto tuŝebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego, 19 kaj sono de trumpeto kaj voĉo de paroloj, kies aŭdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili, 20 ĉar ili ne povis elporti la ordonon: Se eĉ bruto tuŝos la monton, ĝi estu ŝtonmortigita; 21 kaj tiel terura estis la aperaĵo, ke Moseo diris: Mi timegas kaj tremas; 22 sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj, 23 al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj, kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj, 24 kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel. 25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo, 26 kies voĉo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante: Ankoraŭ unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaŭ la ĉielon. 27 Kaj tiu diro: Ankoraŭ unufoje ― montras la translokigon de la skuitaĵoj, kiel de faritaĵoj, por ke la neskueblaj restu. 28 Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo; 29 ĉar nia Dio estas fajro konsumanta.

13

La fratamo daŭradu. 2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante. 3 Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo. 4 Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos. 5 Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 6 Tial ni kuraĝas diri: