10
Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili. 2 Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo. 3 Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis. 4 Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili: Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron. 5 Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo. 6 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar: Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis. 7 Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; ĉar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laŭ la vortoj de Moseo.
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante: 9 Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj. 10 Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo; 11 kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj ĉiujn leĝojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.
12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj: Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj manĝu ĝin senfermente apud la altaro; ĉar ĝi estas plejsanktaĵo. 13 Kaj manĝu ĝin sur sankta loko; ĉar ĝi estas via destinitaĵo kaj la destinitaĵo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉar tiel estas ordonite al mi. 14 Kaj la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado manĝu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; ĉar ili estas donitaj kiel via destinitaĵo kaj destinitaĵo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj. 15 La femuron de levado kaj la brustaĵon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitaĵo, kiel ordonis la Eternulo.
16 Kaj la kapron propekan Moseo serĉis, sed montriĝis, ke ĝi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraŭ Eleazar kaj kontraŭ Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris: 17 Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo. 18 Jen ĝia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis manĝi ĝin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi. 19 Kaj Aaron diris al Moseo: Jen hodiaŭ ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaŭ la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi manĝus hodiaŭ pekoferon, ĉu tio plaĉus al la Eternulo? 20 Kaj Moseo tion aŭdis, kaj tio plaĉis al li.
11
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante al ili: 2 Diru al la Izraelidoj jene: Tio estas la bestoj, kiujn vi povas manĝi el ĉiuj brutoj, kiuj estas sur la tero: 3 ĉiun bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, vi povas manĝi. 4 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn: la kamelon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 5 kaj la hirakon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 6 kaj la leporon, ĉar ĝi remaĉas maĉitaĵon, sed disfenditajn hufojn ĝi ne havas, malpura ĝi estas por vi; 7 kaj la porkon, ĉar ĝi havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon sur la hufoj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi. 8 Ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn ne tuŝu, malpuraj ili estas por vi.
9 Jenajn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn en la akvo, en la maroj, kaj en la riveroj, ilin vi povas manĝi. 10 Sed ĉiuj, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, en la maroj kaj en la riveroj, el ĉio, kio moviĝas en la akvo, kaj el ĉiuj estaĵoj, kiuj vivas en la akvo, ili estas abomenindaĵo por vi; 11 kaj ili estu abomenindaĵo por vi, ilian viandon ne manĝu kaj iliajn kadavrojn abomenu. 12 Ĉio en la akvo, kio ne havas naĝilojn kaj skvamojn, estas abomenindaĵo por vi.
13 Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu manĝataj, ili estas abomenindaĵoj: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon 14 kaj la milvon kaj la falkon kun ĝia speco, 15 ĉiun korvon kun ĝia speco, 16 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco 17 kaj la noktuon kaj la mergulon kaj la ibison 18 kaj la cignon kaj la pelikanon kaj la perknopteron 19 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
20 Ĉio moviĝanta, kio havas flugilojn kaj iras kvarpiede, estas abomenindaĵo por vi. 21 Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havas flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super la kruroj, por salti per ili sur la tero. 22 La jenajn el ili vi povas manĝi: la akridon kun ĝia speco kaj la cikadon kun ĝia speco kaj la grilon kun ĝia speco kaj la lokuston kun ĝia speco. 23 Sed ĉiu alia moviĝanto, kiu havas flugilojn kaj kvar piedojn, estas abomenindaĵo por vi.
24 Kaj per la jenaj vi fariĝos malpuraj; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero; 25 kaj ĉiu, kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: 26 ĉiu bruto, kiu havas disfenditajn hufojn, sed ne havas distranĉan sulkon kaj ne remaĉas maĉitaĵon, estas malpura por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilin, estos malpura. 27 Kaj el ĉiuj bestoj kvarpiedaj ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi; ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero. 28 Kaj kiu portos kadavraĵon de ili, lavu siajn vestojn, kaj li estos malpura ĝis la vespero: malpuraj ili estas por vi.
29 Kaj jen, kio estas malpura por vi inter la rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero: la talpo kaj la muso kaj la lacerto kun ĝia speco 30 kaj la geko kaj la monitoro kaj la uromastiko kaj la skinko kaj la ĥameleono. 31 Tiuj estas la malpuraj por vi inter ĉiuj rampaĵoj; ĉiu, kiu ektuŝos ilin post ilia morto, estos malpura ĝis la vespero. 32 Kaj ĉio, sur kion falos io el ili malviva, estos malpura; ĉu ĝi estos ia ligna vazo, ĉu vesto, ĉu felo, ĉu sako, ĉu ia ilo, per kiu oni faras laboron ― oni metu ĝin en akvon, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero, kaj tiam ĝi fariĝos pura. 33 Kaj se en ian argilan vazon io el ili falos internen, tiam ĉio, kio estas interne, fariĝos malpura; kaj la vazon rompu. 34 Ĉiu manĝaĵo, kiun oni manĝas, se ŝprucos sur ĝin tia akvo, fariĝos malpura; kaj ĉiu trinkaĵo, kiun oni trinkas, en tia vazo fariĝos malpura. 35 Kaj ĉio, sur kion falos io el ilia kadavraĵo, fariĝos malpura; se ĝi estos forno aŭ kaldrono, oni ĝin disrompu; malpuraj ili estas kaj malpuraj ili estu por vi. 36 Nur fonto kaj puto kaj akvejoj restos puraj. Kiu ektuŝos ilian kadavraĵon, fariĝos malpura. 37 Kaj se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, kiu estas semota, ĝi restos pura. 38 Sed se estos verŝita akvo sur la semon kaj io el ilia kadavraĵo falos sur ĝin, tiam ĝi estos malpura por vi.