19 Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos, 20 oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.
LA UNUA EPISTOLO ĜENERALA DE PETRO
1
Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro, pasloĝantaj en Ponto, Galatujo, Kapadokio, Azio, kaj Bitinio, 2 laŭ la antaŭscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco pligrandiĝu.
3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj, 4 en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la ĉielo por vi, 5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo. 6 En tio vi ĝojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malĝojigite en diversaj tentoj, 7 por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, troviĝu efika por laŭdo kaj gloro kaj honoro en la malkaŝo de Jesuo Kristo; 8 kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi ĝojegas per ĝojo nedirebla kaj gloroplena; 9 ricevante la celon de via fido, savon de animoj. 10 Koncerne tiun savon esploris kaj serĉis la profetoj, kiuj profetis pri la graco venonta al vi; 11 serĉante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antaŭe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn. 12 Kaj al ili malkaŝiĝis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la ĉielo; en kiujn aferojn anĝeloj deziras enrigardi.
13 Tial, ĉirkaŭzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkaŝo de Jesuo Kristo; 14 kiel infanoj de obeo, ne formiĝante laŭ la voluptoj, kiujn vi antaŭe havis en via nescio; 15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaŭ fariĝu sanktaj en ĉia konduto; 16 pro tio, ke estas skribite: Vi estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta. 17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado juĝas laŭ la faro de ĉiu, vi pasigu en timo la tempon de via ĉi tiea loĝado; 18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 19 sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; 20 kiu estis antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi, 21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio. 22 Ĉastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore; 23 renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta. 24 Ĉar:
Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.
2
Formetinte do ĉian malbonon kaj ĉian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj ĉiajn kalumniojn, 2 kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon, 3 se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona; 4 al kiu alvenante, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, 5 vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. 6 Ĉar estas enhavate en skribo:
7 Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj:
8 kaj:
ili falpuŝiĝas pro la vorto, malobeante, por kio ankaŭ ili estas difinitaj. 9 Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; 10 kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.
11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraŭ la animo; 12 kondutante dece ĉe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.
13 Submetu vin al ĉiu homa institucio pro la Sinjoro; ĉu al la reĝo, la superreganto; 14 ĉu al regantoj, kiel liaj senditoj por venĝo al malbonaguloj kaj por laŭdo al bonaguloj. 15 Ĉar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsaĝaj; 16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. 17 Ĉiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La reĝon honoru.
18 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun ĉia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaŭ al la malbonhumoraj. 19 Ĉar tio estas laŭdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malĝojon, suferante maljuste. 20 Ĉar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas laŭdinda antaŭ Dio. 21 Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; 22 pekon li ne faris, kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo; 23 insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste juĝanta; 24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resaniĝis. 25 Ĉar vi estis kiel ŝafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Paŝtisto kaj Episkopo de viaj animoj.
3