13
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Sendu virojn, ke ili esplorrigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj; po unu viro el ĉiu tribo de iliaj patroj sendu, ĉiu estu eminentulo inter ili. 3 Kaj Moseo sendis ilin el la dezerto Paran laŭ la ordono de la Eternulo; ĉiuj ili estis eminentuloj inter la Izraelidoj. 4 Kaj jen estas iliaj nomoj: el la tribo de Ruben, Ŝamua, filo de Zakur; 5 el la tribo de Simeon, Ŝafat, filo de Ĥori; 6 el la tribo de Jehuda, Kaleb, filo de Jefune; 7 el la tribo de Isaĥar, Jigal, filo de Jozef; 8 el la tribo de Efraim, Hoŝea, filo de Nun; 9 el la tribo de Benjamen, Palti, filo de Rafu; 10 el la tribo de Zebulun, Gadiel, filo de Sodi; 11 el la tribo de Jozef, el la tribo de Manase, Gadi, filo de Susi; 12 el la tribo de Dan, Amiel, filo de Gemali; 13 el la tribo de Aŝer, Setur, filo de Miĥael; 14 el la tribo de Naftali, Naĥbi, filo de Vofsi; 15 el la tribo de Gad, Geuel, filo de Maĥi. 16 Tio estas la nomoj de la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon. Kaj Moseo donis al Hoŝea, filo de Nun, la nomon Josuo. 17 Kaj Moseo sendis ilin, por esplorrigardi la landon Kanaanan, kaj diris al ili: Iru tien tra la Sudo kaj suriru sur la monton; 18 kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en ĝi, ĉu ĝi estas forta aŭ malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra aŭ grandnombra; 19 kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas, ĉu en tendaroj aŭ en fortikaĵoj; 20 kaj kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj aŭ ne estas; kaj estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturiĝado de vinberoj. 21 Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin ĝis Reĥob antaŭ Ĥamat. 22 Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.) 23 Kaj ili venis ĝis la valo Eŝkol, kaj ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis ĝin sur stango duope; ankaŭ iom da granatoj kaj da figoj. 24 Al tiu loko oni donis la nomon Eŝkol, pro la peniko da vinberoj, kiun detranĉis tie la Izraelidoj. 25 Kaj ili revenis post la esplorrigardo de la lando post kvardek tagoj. 26 Kaj ili iris kaj venis al Moseo kaj al Aaron kaj al la tuta komunumo de la Izraelidoj en la dezerton Paran, en la lokon Kadeŝ, kaj donis al ili raporton kaj al la tuta komunumo kaj montris al ili la fruktojn de la lando. 27 Kaj ili rakontis al li, kaj diris: Ni venis en la landon, en kiun vi sendis nin, kaj efektive en ĝi fluas lakto kaj mielo, kaj jen estas ĝiaj fruktoj; 28 sed forta estas la popolo, kiu loĝas en la lando, kaj la urboj estas fortikigitaj, tre grandaj; kaj ankaŭ la idojn de Anak ni vidis tie. 29 Amalek loĝas en la suda parto de la lando, kaj la Ĥetidoj kaj Jebusidoj kaj Amoridoj loĝas sur la monto, kaj la Kanaanidoj loĝas apud la maro kaj sur la bordo de Jordan. 30 Kaj Kaleb trankviligis la popolon antaŭ Moseo, kaj diris: Ni iros, kaj ni ekposedos ĝin, ĉar ni povas ĝin venki. 31 Sed la viroj, kiuj iris kun li, diris: Ni ne povas iri al tiu popolo, ĉar ĝi estas pli forta ol ni. 32 Kaj pri la lando, kiun ili esplorrigardis, ili disvastigis inter la Izraelidoj malbonan famon, dirante: La lando, kiun ni trapasis por esplorrigardi ĝin, estas lando, kiu formanĝas siajn loĝantojn, kaj la tuta popolo, kiun ni vidis en ĝi, estas homoj grandkreskaj; 33 kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankaŭ en iliaj okuloj.
14
Tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto. 2 Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili: Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu dezerto! 3 Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj fariĝos militakiro. Ĉu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon? 4 Kaj ili diris unu al alia: Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon. 5 Tiam Moseo kaj Aaron ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj. 6 Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, disŝiris siajn vestojn, 7 kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene: La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi ĝin, tiu lando estas tre, tre bona. 8 Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos ĝin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. 9 Nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin. 10 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per ŝtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaŭ ĉiuj Izraelidoj.
11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam incitados Min ĉi tiu popolo? kaj ĝis kiam ĝi ne kredos al Mi, malgraŭ ĉiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de ĝi? 12 Mi frapos ĝin per pesto kaj ekstermos ĝin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol ĝi. 13 Sed Moseo diris al la Eternulo: Aŭdos la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis ĉi tiun popolon per Via forto, 14 kaj ili diros al la loĝantoj de tiu lando, kiuj aŭdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de ĉi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraŭ okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaŭ ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra; 15 se Vi ekstermos ĉi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj aŭdis la famon pri Vi, dirus: 16 Ĉar la Eternulo ne povis venigi ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu Li ĵuris al ili, tial Li buĉis ilin en la dezerto. 17 Nun montriĝu do granda la forto de mia Sinjoro, laŭ la parolo, kiun Vi diris: 18 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaŭ Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj. 19 Ho, pardonu la kulpon de ĉi tiu popolo laŭ Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al ĉi tiu popolo de Egiptujo ĝis nun. 20 Kaj la Eternulo diris: Mi pardonis konforme al via diro; 21 sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero, 22 ĉiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne aŭskultis Mian voĉon, 23 ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, kaj ĉiuj, kiuj incitis Min, ne vidos ĝin. 24 Sed Mian sklavon Kaleb, ĉar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos ĝin. 25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj loĝas en la valo; morgaŭ turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Ruĝa Maro.