19
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 2 Jen estas la instrukcio de la leĝo, kiun la Eternulo starigis, dirante: Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon ruĝan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo. 3 Kaj donu ĝin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku ĝin ekster la tendaron, kaj oni buĉu ĝin antaŭ li. 4 Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el ĝia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per ĝia sango en la direkto al la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno. 5 Kaj oni forbruligu la bovinon antaŭ liaj okuloj: ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian sangon kune kun ĝia sterko oni forbruligu. 6 Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj ruĝan lanon kaj ĵetu en la brulaĵon de la bovino. 7 Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura ĝis la vespero. 8 Kaj tiu, kiu ĝin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos malpura ĝis la vespero. 9 Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu ĝin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj ĝi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga: tio estas ofero propeka. 10 Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura ĝis la vespero. Tio estos leĝo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj loĝas inter ili. 11 Kiu ektuŝis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj; 12 li senpekigos sin per ĝi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li fariĝos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne fariĝos pura. 13 Ĉiu, kiu ektuŝis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la loĝejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermiĝos el inter Izrael; ĉar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraŭ sur li. 14 Jen estas la leĝo: se homo mortis en tendo, tiam ĉiu, kiu venas en la tendon, kaj ĉio, kio troviĝas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj. 15 Kaj ĉiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun ŝnureto, estas malpura. 16 Kaj ĉiu, kiu ektuŝis sur kampo glavmortigiton aŭ mortinton aŭ oston de homo aŭ tombon, estos malpura dum sep tagoj. 17 Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj verŝu sur ĝin akvon vivan en vazon; 18 kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu ĝin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj ĉiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tuŝinton de la osto aŭ de la mortigito aŭ de la mortinto aŭ de la tombo. 19 Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura. 20 Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermiĝos el inter la komunumo, ĉar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo: li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura. 21 Kaj tio estu por vi leĝo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektuŝinto de la puriga akvo estos malpura ĝis la vespero. 22 Kaj ĉio, kion ektuŝos la malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektuŝis, estos malpura ĝis la vespero.
20
Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo ekloĝis en Kadeŝ, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita. 2 Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron. 3 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris jene: Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaŭ la Eternulo! 4 Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en ĉi tiun dezerton, por ke ni mortu ĉi tie kune kun niaj brutoj? 5 Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki? 6 Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaŭ la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj ĵetiĝis vizaĝaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili. 7 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn. 9 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaŭ la Eternulo, kiel Li ordonis al li. 10 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon, kaj li diris al ili: Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni elirigu por vi akvon? 11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj ĝiaj brutoj. 12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili. 13 Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.
14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom, por diri: Tiel diras via frato Izraeclass="underline" Vi scias ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis nin; 15 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni loĝis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj kontraŭ niaj patroj; 16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj; 17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinberĝardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ni ne flankiĝos dekstren nek maldekstren, ĝis ni trapasos viajn limojn. 18 Sed Edom diris al li: Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi. 19 Kaj la Izraelidoj diris al li: Laŭ la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro ĝi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos. 20 Sed li diris: Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta. 21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.
22 Kaj ili elmoviĝis el Kadeŝ; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor. 23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante: 24 Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj. 25 Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor; 26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektiĝu al sia popolo kaj mortu tie. 27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaŭ la okuloj de la tuta komunumo. 28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto. 29 Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.