24
Ĉar Bileam vidis, ke al la Eternulo plaĉas beni Izraelon, li ne iris, kiel antaŭe, por aŭguri, sed li turnis sian vizaĝon al la dezerto. 2 Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin. 3 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:
10 Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraŭ Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam: Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn! 11 Kaj nun foriĝu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro. 12 Kaj Bileam diris al Balak: Ĉu eĉ al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene: 13 Se Balak eĉ donus al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aŭ malbonon laŭ mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros. 14 Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo. 15 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:
20 Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:
21 Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:
23 Kaj li ekparolis sian inspiritaĵon, kaj diris:
25 Kaj Bileam leviĝis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaŭ Balak iris sian vojon.
25
Kaj Izrael loĝis en Ŝitim, kaj la popolo komencis malĉastadi kun la filinoj de Moab. 2 Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj. 3 Kaj Izrael aliĝis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael. 4 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ la suno, kaj deturniĝos de Izrael la furiozo de la kolero de la Eternulo. 5 Kaj Moseo diris al la juĝistoj de Izraeclass="underline" Mortigu ĉiu siajn homojn, kiuj aliĝis al Baal-Peor. 6 Kaj jen iu el la Izraelidoj venis kaj alkondukis al siaj fratoj Midjanidinon antaŭ la okuloj de Moseo kaj antaŭ la okuloj de la tuta komunumo de Izrael, dum ili ploris ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 7 Kiam tion vidis Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, li leviĝis el inter la komunumo kaj prenis ponardegon en sian manon. 8 Kaj li iris post la Izraelido en la dormejon, kaj trapikis ilin ambaŭ, la Izraelidon kaj la virinon tra ŝia ventro; kaj tiam ĉesiĝis la punfrapado de la Izraelidoj. 9 Kaj la nombro de la mortintoj per la punfrapado estis dudek kvar mil.
10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Pineĥas, filo de Eleazar, la filo de la pastro Aaron, deturnis Mian koleregon de la Izraelidoj, ĉar li fervoris pri Mi inter ili, kaj Mi ne ekstermis la Izraelidojn en Mia severeco. 12 Tial diru: Jen Mi donas al li Mian interligon pri paco; 13 kaj ĝi estu por li kaj por lia idaro post li interligo de eterna pastreco, pro tio, ke li fervoris pri sia Dio kaj pekliberigis la Izraelidojn. 14 La nomo de la mortigita Izraelido, kiu estis mortigita kune kun la Midjanidino, estis Zimri, filo de Salu, ĉefo de patrodomo el la Simeonidoj; 15 kaj la nomo de la mortigita Midjanidino estis Kozbi, filino de Cur, estro de la anoj de patrodomo en Midjan.
16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Estu malamikoj al la Midjanidoj kaj batu ilin; 18 ĉar ili estas malamikoj al vi per sia insido, kiun ili faris al vi per Peor, kaj per Kozbi, la filino de la Midjana estro, ilia fratino mortigita en la tago de la punfrapado pro Peor.
26
Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante: 2 Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj patrodomoj, ĉiujn militkapablajn en Izrael. 3 Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan, dirante: 4 Kalkulu la popolon en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.