27
Kaj aliris la filinoj de Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj: Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca; 2 kaj ili stariĝis antaŭ Moseo kaj antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris: 3 Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraŭ la Eternulo en la anaro de Koraĥ; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis. 4 Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon? Donu al ni posedaĵon inter la fratoj de nia patro. 5 Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaŭ la Eternulon. 6 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene: 7 Prave parolas la filinoj de Celofĥad; efektive donu al ili heredan posedaĵon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedaĵon de ilia patro al ili. 8 Kaj al la Izraelidoj diru jene: Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedaĵon al lia filino; 9 kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedaĵon al liaj fratoj; 10 kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al la fratoj de lia patro; 11 kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu ĝin. Kaj tio estu por la Izraelidoj leĝa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj. 13 Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron; 14 ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj ― tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin. 15 Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante: 16 La Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno, starigu super la komunumo viron, 17 kiu eliradus antaŭ ili kaj kiu eniradus antaŭ ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston. 18 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin; 19 kaj starigu lin antaŭ Eleazar, la pastro, kaj antaŭ la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaŭ iliaj okuloj; 20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj. 21 Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo. 22 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la tuta komunumo; 23 kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.
28
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili: Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odoraĵon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo. 3 Kaj diru al ili: Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn po du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon. 4 Unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; 5 kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo. 6 Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata ĉe la monto Sinaj, kiel agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo. 7 Kaj ĝia verŝofero estu po kvarono de hino ĉe unu ŝafido; en la sanktejo vi devas verŝi la vinon al la Eternulo. 8 Kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia verŝofero faru fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo.
9 Sed en la tago sabata du ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj ĝian verŝoferon; 10 tio estas la brulofero de ĉiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero.
11 Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon, sep jaraĝajn sendifektajn ŝafidojn; 12 kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virŝafo; 13 kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por ĉiu ŝafido; tio estas brulofero, agrabla odoraĵo, fajrofero al la Eternulo. 14 Kaj iliaj verŝoferoj estu: duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virŝafo, kaj kvarono de hino por ŝafido. Tio estas ĉiumonata brulofero por ĉiuj monatoj de la jaro. 15 Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia verŝofero.
16 Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo. 17 Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni manĝu macojn. 18 En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 19 kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo: du bovidojn kaj unu virŝafon kaj sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi; 20 kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virŝafo; 21 po unu dekono alportu por ĉiu el la sep ŝafidoj; 22 kaj unu virkapron, por pekliberigi vin. 23 Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion. 24 Tiel faru en ĉiu el la sep tagoj; tio estas manĝaĵo, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun ĝia verŝofero. 25 Kaj en la sepa tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.
26 Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 27 kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: du bovidojn, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; 28 kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por ĉiu bovido, du dekonojn por la unu virŝafo; 29 po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 30 unu virkapron, por pekliberigi vin. 31 Krom la konstanta brulofero kaj ĝia verŝofero alportu tion; sendifektaj ili estu ĉe vi kaj kun siaj verŝoferoj.
29
Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi estu por vi. 2 Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 3 kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virŝafo; 4 kaj po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 5 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin; 6 krom la monata brulofero kaj ĝia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero; kaj iliajn verŝoferojn laŭ ilia regularo; kiel agrablan odoraĵon, fajroferon al la Eternulo.