Выбрать главу

7 Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron; 8 kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odoraĵon: unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn; sendifektaj ili estu ĉe vi; 9 kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virŝafo; 10 po unu dekono por ĉiu el la sep ŝafidoj; 11 unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.

12 Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; 13 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo: dek tri bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn, sendifektaj ili estu; 14 kaj ilian farunoferon: delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por ĉiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por ĉiu el la du virŝafoj; 15 kaj po unu dekono por ĉiu el la dek kvar ŝafidoj; 16 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

17 Kaj en la dua tago: dek du bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 18 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 19 kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj iliaj verŝoferoj.

20 Kaj en la tria tago: dek unu bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 21 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 22 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.

23 Kaj en la kvara tago: dek bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 24 ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 25 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

26 Kaj en la kvina tago: naŭ bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 27 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 28 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.

29 Kaj en la sesa tago: ok bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 30 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 31 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

32 Kaj en la sepa tago: sep bovidojn, du virŝafojn, dek kvar jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 33 kaj ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovidoj, por la virŝafoj, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 34 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, ĝia farunofero, kaj ĝia verŝofero.

35 En la oka tago estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 36 kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo; unu bovidon, unu virŝafon, sep jaraĝajn ŝafidojn sendifektajn; 37 ilian farunoferon kaj iliajn verŝoferojn por la bovido, por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj, laŭ ilia nombro, laŭ la regularo; 38 kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj ĝia farunofero kaj ĝia verŝofero.

39 Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitaĵoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj verŝoferoj kaj viaj pacoferoj. 40 Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.

30

Kaj Moseo ekparolis al la tribestroj de la Izraelidoj, dirante: Jen kion ordonis la Eternulo: 2 Se iu faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ĵuros ĵuron, ligante sian animon, li ne rompu sian vorton, sed konforme al ĉio, kio eliris el lia buŝo, li faru. 3 Kaj se virino faros sanktan promeson al la Eternulo aŭ ligos sin en la domo de sia patro, en sia juneco, 4 kaj ŝia patro aŭdos ŝian promeson, kaj la ligon, kiun ŝi metas sur sian animon, kaj ŝia patro silentos pri tio; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras. 5 Sed se ŝia patro malpermesos al ŝi en la tago, kiam li aŭdis, tiam ĉiuj ŝiaj promesoj kaj ĉiuj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, ne valoras; kaj la Eternulo pardonos al ŝi, ĉar ŝia patro malpermesis al ŝi. 6 Se ŝi fariĝos edzino, kaj sur ŝi estos ŝiaj promesoj, aŭ vorto, kiu elglitis el ŝia buŝo kaj ligis ŝian animon, 7 kaj ŝia edzo aŭdos, kaj li silentos en la tago, kiam li aŭdis; tiam valoras ŝiaj promesoj, kaj ŝiaj ligoj, per kiuj ŝi ligis sian animon, valoras. 8 Sed se en la tago, kiam ŝia edzo aŭdis, li malpermesas al ŝi, tiam li neniigas ŝian promeson, kiu estas sur ŝi, kaj tion, kio elglitis el ŝia buŝo kaj per kio ŝi ligis sian animon; kaj la Eternulo pardonos al ŝi. 9 La promeso de vidvino kaj de eksedzino, ĉio, per kio ŝi ligis sian animon, valoras sur ŝi. 10 Se virino en la domo de sia edzo faris sanktan promeson aŭ per ĵuro metis ligon sur sian animon, 11 kaj ŝia edzo aŭdis kaj silentis, ne malpermesis al ŝi; tiam valoras ĉiuj ŝiaj promesoj, kaj ĉiu ligo, kiun ŝi metis sur sian animon, valoras. 12 Sed se ŝia edzo neniigis ilin en la tago, kiam li aŭdis; tiam ĉio, kio eliris el ŝia buŝo, ŝiaj promesoj kaj la ligoj de ŝia animo, ne valoras: ŝia edzo ilin neniigis; kaj la Eternulo pardonos al ŝi. 13 Ĉiun promeson kaj ĉiun ligiĝon per ĵuro fari premon al sia animo ŝia edzo povas valorigi aŭ ŝia edzo povas neniigi. 14 Se ŝia edzo silentis tagon por tago, tiam li valorigas ĉiujn ŝiajn promesojn, aŭ ĉiujn ligiĝojn, kiuj estas sur ŝi, li valorigas; ĉar li silentis en la tago, kiam li aŭdis. 15 Kaj se li neniigis ilin, post kiam li aŭdis, tiam li prenis sur sin ŝian kulpon. 16 Tio estas la leĝoj, kiujn la Eternulo donis al Moseo pri la rilatoj inter edzo kaj lia edzino, inter patro kaj lia filino en ŝia juneco en la domo de ŝia patro.

31

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Faru venĝon pro la Izraelidoj sur la Midjanidoj; kaj poste alkolektiĝu al via popolo. 3 Kaj Moseo ekparolis al la popolo, dirante: Armu inter vi virojn por milito, ke ili iru kontraŭ Midjan, por fari venĝon de la Eternulo sur Midjan. 4 Po mil el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael, sendu en militon. 5 Kaj oni eligis el la miloj de la Izraelidoj, po mil el ĉiu tribo, dek du mil armitojn por milito. 6 Kaj Moseo sendis ilin, po mil el tribo, en militon, ilin kaj Pineĥason, filon de la pastro Eleazar, en militon, kaj la sanktaj vazoj kaj alarmaj trumpetoj estis en lia mano. 7 Kaj ili militis kontraŭ Midjan, kiel la Eternulo ordonis al Moseo, kaj ili mortigis ĉiujn virseksulojn. 8 Kaj la reĝojn de Midjan ili mortigis inter la aliaj mortigitoj: Evin, Rekemon, Curon, Ĥuron, kaj Reban, la kvin reĝojn de Midjan, kaj Bileamon, filon de Beor, ili mortigis per glavo. 9 Kaj la Izraelidoj prenis en malliberecon la virinojn Midjanajn kaj iliajn infanojn; kaj ĉiujn iliajn brutojn kaj ilian tutan posedaĵon kaj havon ili rabis. 10 Kaj ĉiujn iliajn urbojn en iliaj lokoj de loĝado kaj ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro. 11 Kaj ili prenis la tutan kaptitaĵon kaj rabitaĵon, kiel la homojn, tiel ankaŭ la brutojn. 12 Kaj ili venigis al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la komunumo de la Izraelidoj la kaptitojn kaj la prenitaĵon kaj la rabitaĵon en la tendaron sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan.