28 Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj; 29 kaj Moseo diris al ili: Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, ĉiuj armitaj por la milito antaŭ la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaŭ vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedaĵon; 30 sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedaĵon inter vi en la lando Kanaana. 31 Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante: Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros. 32 Ni transiros armitaj antaŭ la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedaĵo estos sur ĉi tiu flanko de Jordan. 33 Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, reĝo de Baŝan, la landon kun ĝiaj urboj laŭ la limoj de la urboj de la lando ĉirkaŭe. 34 Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35 kaj Atrot-Ŝofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36 kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj baraĵojn por ŝafoj. 37 Kaj la filoj de Ruben rekonstruis Ĥeŝbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38 kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni ŝanĝis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis. 39 Kaj la filoj de Maĥir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris ĝin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie. 40 Kaj Moseo donis Gileadon al Maĥir, filo de Manase, kaj tiu ekloĝis tie. 41 Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilaĝojn, kaj li donis al ili la nomon Vilaĝoj de Jair. 42 Kaj Nobaĥ iris kaj militakiris Kenaton kaj ĝiajn vilaĝojn, kaj donis al ĝi la nomon Nobaĥ, laŭ sia nomo.
33
Jen estas la iroj de la Izraelidoj, per kiuj ili eliris el la lando Egipta, laŭ siaj taĉmentoj, sub la kondukado de Moseo kaj Aaron. 2 Kaj Moseo priskribis iliajn lokojn de eliro, laŭ ilia irado, konforme al la ordono de la Eternulo; kaj jen estas ilia irado laŭ iliaj lokoj de eliro:
3 el Rameses ili eliris en la unua monato, en la dek-kvina tago de la unua monato; en la dua tago de Pasko la Izraelidoj eliris kun forta mano antaŭ la okuloj de la tuta Egiptujo. 4 Dume la Egiptoj estis enterigantaj ĉiujn unuenaskitojn, kiujn la Eternulo mortigis inter ili; kaj super iliaj dioj la Eternulo faris juĝon. 5 Kaj la Izraelidoj eliris el Rameses kaj haltis tendare en Sukot. 6 Kaj ili eliris el Sukot, kaj haltis tendare en Etam, kiu estas ĉe la rando de la dezerto. 7 Kaj ili eliris el Etam, kaj turnis sin al Pi-Haĥirot, kiu estas kontraŭ Baal-Cefon, kaj ili haltis tendare antaŭ Migdol. 8 Kaj ili eliris el Pi-Haĥirot kaj transiris meze de la maro en la dezerton, kaj ili iris tritagan vojon tra la dezerto Etam kaj haltis tendare en Mara. 9 Kaj ili eliris el Mara kaj venis Elimon; en Elim estis dek du fontoj de akvo kaj sepdek daktilaj palmoj, kaj ili haltis tie tendare. 10 Kaj ili eliris el Elim kaj haltis tendare ĉe la Ruĝa Maro. 11 Kaj ili foriris de la Ruĝa Maro kaj haltis tendare en la dezerto Sin. 12 Kaj ili foriris el la dezerto Sin kaj haltis tendare en Dofka. 13 Kaj ili eliris el Dofka kaj haltis tendare en Aluŝ. 14 Kaj ili eliris el Aluŝ kaj haltis tendare en Refidim, kaj tie ne estis akvo por la popolo por trinki. 15 Kaj ili eliris el Refidim kaj haltis en la dezerto Sinaj. 16 Kaj ili eliris el la dezerto Sinaj kaj haltis tendare en Kibrot-Hataava. 17 Kaj ili eliris el Kibrot-Hataava kaj haltis tendare en Ĥacerot. 18 Kaj ili eliris el Ĥacerot kaj haltis tendare en Ritma. 19 Kaj ili eliris el Ritma kaj haltis tendare en Rimon-Perec. 20 Kaj ili eliris el Rimon-Perec kaj haltis tendare en Libna. 21 Kaj ili eliris el Libna kaj haltis tendare en Risa. 22 Kaj ili eliris el Risa kaj haltis tendare en Kehelata. 23 Kaj ili eliris el Kehelata kaj haltis tendare ĉe la monto Ŝefer. 24 Kaj ili foriris de la monto Ŝefer kaj haltis tendare en Ĥarada. 25 Kaj ili eliris el Ĥarada kaj haltis tendare en Makhelot. 26 Kaj ili eliris el Makhelot kaj haltis tendare en Taĥat. 27 Kaj ili eliris el Taĥat kaj haltis tendare en Teraĥ. 28 Kaj ili eliris el Teraĥ kaj haltis tendare en Mitka. 29 Kaj ili eliris el Mitka kaj haltis tendare en Ĥaŝmona. 30 Kaj ili eliris el Ĥaŝmona kaj haltis tendare en Moserot. 31 Kaj ili eliris el Moserot kaj haltis tendare en Bene-Jaakan. 32 Kaj ili eliris el Bene-Jaakan kaj haltis tendare en Ĥor-Hagidgad. 33 Kaj ili eliris el Ĥor-Hagidgad kaj haltis tendare en Jotbata. 34 Kaj ili eliris el Jotbata kaj haltis tendare en Abrona. 35 Kaj ili eliris el Abrona kaj haltis tendare en Ecjon-Geber. 36 Kaj ili eliris el Ecjon-Geber kaj haltis tendare en la dezerto Cin (tio estas Kadeŝ). 37 Kaj ili eliris el Kadeŝ, kaj haltis tendare ĉe la monto Hor, ĉe la rando de la lando de Edom. 38 Kaj la pastro Aaron supreniris sur la monton Hor laŭ la ordono de la Eternulo, kaj mortis tie en la jaro kvardeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvina monato, en la unua tago de la monato. 39 Kaj Aaron havis la aĝon de cent dudek tri jaroj, kiam li mortis sur la monto Hor. 40 Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la sudo de la lando Kanaana, aŭdis, ke venas la Izraelidoj. 41 Kaj ili foriris de la monto Hor kaj haltis tendare en Calmona. 42 Kaj ili eliris el Calmona kaj haltis tendare en Punon. 43 Kaj ili eliris el Punon kaj haltis tendare en Obot. 44 Kaj ili eliris el Obot, kaj haltis tendare en Ije-Abarim, ĉe la limo de Moab. 45 Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad. 46 Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim. 47 Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare ĉe la montoj Abarim, antaŭ Nebo. 48 Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan. 49 Kaj ili aranĝis sian tendaron ĉe Jordan, de Bet-Jeŝimot ĝis Abel-Ŝitim, en la stepoj de Moab.