Выбрать главу

50 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante: 51 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan, 52 tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu; 53 kaj ekposedu la landon kaj ekloĝu en ĝi, ĉar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu ĝin. 54 Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedaĵon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedaĵon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedaĵo; laŭ la triboj de viaj patroj prenu al vi posedaĵojn. 55 Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi loĝos. 56 Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.

34

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj. 3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente; 4 kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon; 5 kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro. 6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta. 7 Kaj tia estu por vi la limo norda: de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor; 8 de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad; 9 kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar-Enan; tio estu por vi la limo norda. 10 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam; 11 de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente; 12 kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe. 13 Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante: Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo; 14 ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton; 15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.

16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon: Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun. 18 Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando. 19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj: por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune; 20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud; 21 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon; 22 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli; 23 por la filoj de Jozef: por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod, 24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan; 25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ; 26 kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan; 27 kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi; 28 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud. 29 Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.

35

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab ĉe la Jeriĥa Jordan, dirante: 2 Ordonu al la Izraelidoj, ke ili donu al la Levidoj el siaj posedaĵoj urbojn por loĝi; ankaŭ la kampojn ĉirkaŭ tiuj urboj donu al la Levidoj. 3 Kaj la urboj estos por ili por loĝi, kaj la kampoj estos por iliaj brutoj kaj por ilia havo kaj por ĉiuj iliaj bezonoj de la vivo. 4 Kaj la kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe. 5 Kaj mezuru ekster la urbo sur la orienta flanko du mil ulnojn kaj sur la suda flanko du mil ulnojn kaj sur la okcidenta flanko du mil ulnojn kaj sur la norda flanko du mil ulnojn, kaj la urbo estos en la mezo; tiaj estu por ili la kampoj de la urboj. 6 Kaj el la urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, estos ses urboj de rifuĝo, en kiujn vi al mortiginto permesos forkuri; kaj krom tiuj donu kvardek du urbojn. 7 La nombro de ĉiuj urboj, kiujn vi devas doni al la Levidoj, estas kvardek ok urboj kune kun iliaj kampoj. 8 La urbojn, kiujn vi donos el la posedaĵoj de la Izraelidoj, de la plimultaj prenu pli multe kaj de la malplimultaj prenu malpli multe; ĉiu konforme al sia posedaĵo, kiun li ricevos, devas doni el siaj urboj al la Levidoj.

9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan, 11 tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu ĉe vi urboj de rifuĝo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence. 12 Kaj tiuj urboj estos ĉe vi rifuĝejo kontraŭ venĝanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaŭ ol li staros antaŭ la komunumo por juĝo. 13 Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifuĝo estu ĉe vi. 14 Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifuĝo ili estu. 15 Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la pasloĝanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifuĝo, por ke forkuru tien ĉiu, kiu mortigis homon senintence. 16 Sed se per fera objekto li batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 17 Kaj se li batis lin per mana ŝtono, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 18 Aŭ se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj ĉi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi. 19 La venĝanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin. 20 Se iu puŝis iun pro malamo aŭ sin kaŝinte ĵetis ion sur lin kaj ĉi tiu mortis, 21 aŭ se li malamike per sia mano batis lin kaj ĉi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton: li estas mortiginto; la venĝanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin. 22 Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li puŝis lin, aŭ se li ĵetis sur lin ian objekton sen malbonintenco, 23 aŭ se ŝtonon, de kiu oni povas morti, li ĵetis sur lin ne vidante, kaj ĉi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon: 24 tiam la komunumo devas juĝi inter la batinto kaj la venĝanto de la sango laŭ ĉi tiuj leĝoj; 25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la venĝanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifuĝo, kien li forkuris; kaj li devas loĝi tie ĝis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo. 26 Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifuĝo, kien li forkuris, 27 kaj la venĝanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifuĝo kaj la venĝanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango; 28 ĉar en sia urbo de rifuĝo li devas resti ĝis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedaĵo. 29 Kaj tio estu por vi leĝa regulo en viaj generacioj, en ĉiuj viaj lokoj de loĝado. 30 Ĉiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto. 31 Ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi. 32 Kaj ne prenu elaĉeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifuĝo, ke li povu reveni kaj loĝi sur sia tero antaŭ la morto de la pastro. 33 Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, ĉar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu verŝis sangon, la tero povas puriĝi de la sango, kiu estas verŝita sur ĝi. 34 Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi loĝas kaj en kies mezo Mi restas; ĉar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.