25 Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj, kaj, longe vivinte sur la tero, vi malĉastiĝos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, via Dio, kolerigante Lin: 26 mi atestigas al vi hodiaŭ la ĉielon kaj la teron, ke vi rapide pereos de sur la tero, por kies ekposedo vi transiras Jordanon; ne longe vi loĝos sur ĝi, sed vi estos ekstermitaj. 27 Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj, kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj, al kiuj la Eternulo vin foririgos. 28 Kaj vi servos tie al dioj, kiuj estas faritaĵo de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, kiuj ne vidas kaj ne aŭdas kaj ne manĝas kaj ne flaras. 29 Kaj vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion; kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo. 30 Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo, tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon; 31 ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema; Li ne forlasos vin nek pereigos vin, kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li ĵuris al ili. 32 Ĉar demandu la tempojn antaŭajn, kiuj estis antaŭ vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando: Ĉu estis io, kiel ĉi tiu granda afero, aŭ ĉu oni aŭdis pri io simila? 33 Ĉu aŭdis la popolo la voĉon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi aŭdis, kaj restis vivanta? 34 Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj? 35 Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li. 36 El la ĉielo Li aŭdigis al vi Sian voĉon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi aŭdis el meze de la fajro. 37 Kaj ĉar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizaĝo, per Sia granda forto el Egiptujo, 38 por forpeli de antaŭ vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedaĵon, kiel nun. 39 Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia. 40 Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por ĉiam.
41 Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo, 42 por ke tien forkuru mortiginto, kiu mortigis sian proksimulon senintence, ne estinte malamika al li de antaŭe, kaj forkurinte al unu el tiuj urboj, li restu viva: 43 Becer en la dezerto, sur la ebenaĵo, por la Rubenidoj, kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj, kaj Golan en Baŝan por la Manaseidoj.
44 Kaj jen estas la instruo, kiun Moseo proponis al la Izraelidoj; 45 jen estas la atestoj kaj la leĝoj kaj la reguloj, kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo, 46 transe de Jordan, en la valo kontraŭ Bet-Peor, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo; 47 kaj ili ekposedis lian landon, kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan, la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo, 48 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, ĝis la monto Sion (kiu ankaŭ nomiĝas Ĥermon); 49 kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj ĝis la maro de la stepo ĉe la bazo de Pisga.
5
Kaj Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili: Aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin. 2 La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb. 3 Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun ĉi tie ĉiuj vivas. 4 Vizaĝon kontraŭ vizaĝo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro; 5 mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, ĉar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:
6 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
7 Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
8 Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; 9 ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, 10 kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
11 Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
12 Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 13 Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; 14 sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. 15 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.